• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-27 15:17:40    
Ligo de Arabaj Landoj restartigos mezorientan pacan procezon

cri

La 26-an de marto en Riado, ĉefurbo de Saudi-Arabio inaŭguriĝis Konferenco de Eksteraferaj Ministroj de Ligo de Arabaj Landoj. Ĝi estas konsiderata kiel prepara kunveno por la Pinta Kunveno de tiu ĉi ligo, okazonta en la 28-a. Laŭ grava rezulto, atingita tiutage, tiu ĉi konferenco celas restartigi la mezorientan pacan procezon surbaze de Araba Porpaca Iniciato.

Tiutage jordania eksterafera ministro Abdel Ilah Khatib malkaŝis, ke tiutage la konferenco refoje sankciis kaj senrevizie adoptis la Araban Porpacan Iniciaton, kiun oni elmetis en la Pinta Kunveno de la Ligo de Arabaj Landoj, okazinta en Bejruto, 2002, kaj decidis fondi plurajn laborgrupojn por kontakti diversajn flankojn koncernajn al la mezorienta paca procezo. Abdel Ilah Khatib diris, ke diplomatia klopodo de arabaj landoj celas ekspliki kaj plenumi la Araban Porpacan Iniciaton; la menciita decido de la konferenco estos prezentata al la Pinta Kunveno de la Ligo de Arabaj Landoj por diskuto.

Oni rimarkis, ke la konferenco refoje vigligis la Araban Porpacan Iniciaton, kaj decidis restartigi la mezorientan pacan procezon, kiu longe stagnas, por antaŭenpuŝi realigon de paco kaj stabileco en la Mezoriento. Kerna enhavo de la Araba Porpaca Iniciato temas pri la principo "per tero por paco", t.e. ke Israelo retiru siajn armeanojn el la araba teritorio, okupata de ĝi depost la mezorienta milito en 1967, juste solvu la problemon de palestinaj rifuĝintoj, kaj akceptu fondiĝon de palestina lando, troviĝanta sur la okcidenta bordo de Jordano kaj en la gaza zono, kun sendependa suvereneco, kaj la orienta Jerusalemo kiel la kapitalo. Nur sur tiu ĉi bazo, arabaj landoj povas subskribi kun Israelo pactraktaton kaj realigi normaligon de la rilatoj kun ĝi.

Analizantoj opinias, ke la konferenco refoje menciis la Araban Porpacan Iniciaton kaj prenis ĝin kiel la fumdamenton por restartigi la pacan procezon, tio rilatas al iuj pozitivaj faktoroj, aperintaj en la Mezoriento.

Februare pro persvado de Saudi-Arabio, Hamas kaj Fatah subskribis Mekkan Interkonsenton. Hamas konsentis agnoski pactraktaton, antaŭe subskribitan inter Palestino kaj Israelo. Poste la du flankoj fondis nacian koalician registaron.

La internacia socio intensigis diplomatian mediacion pri konflikto inter Palestino kaj Israelo. Oni apelaciis la du flankojn reveni al pactraktado kaj antaŭenpuŝi la pacan procezon. Antaŭ nelonge Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, esprimis subtenon al klopodoj, faritaj de arabaj landoj por antaŭenpuŝi la pacan procezon.

Krome ankaŭ Israelo ŝanĝis sintenon. Israela ĉefministro Ehud Olmert, kiu iam rifuzis la Araban Porpacan Iniciaton, antaŭ nelonge faris pozitivan respondon al la propono pri restartigo de la pactraktado sur tiu ĉi iniciato. Li opiniis, ke Israelo povas akcepti iujn enhavojn de la iniciato kaj volas okazigi traktadon sur tiu ĉi bazo.

22 membroj de la Ligo de Arabaj Landoj decidis restartigi la pacan procezon surbaze de la iniciato, tio favoras antaŭenpuŝi fruan realigon de la paco kaj stabileco en la Mezoriento.