• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-29 08:27:40    
Wuxi prosperigis malnovajn firmaojn

cri
Ĉina historia urbo Wuxi en la sudorienta regiono estas unu el fontoj de ĉina moderna nacia industrio kaj komerco, tie troviĝas multaj monde famaj malnovaj firmaoj. Lokaj malnovaj firmaoj kolektis klopodon kaj saĝon de homoj de generacio al generacio, estas raraj riĉfontoj. En la lastaj jaroj, subtenate de la loka registaro kaj akcelate de koncernaj entreprenoj, malnovaj firmaoj en Wuxi reviglas.

Parolante pri Wuxi, ĉinoj ofte pensas pri 3 trajtoj tie. Ili estas argilmodlita ludilo, gluteno kaj saŭca ripaĵo. Kaj firmao Sanfengqiao ĝuste estas la fama entrepreno pri saŭca ripaĵo. Sanfengqiao fondiĝis en 1927. En la lastaj dekoj da jaroj, saŭca ripaĵo de Sanfengqiao ĉiam estas ŝatata de urbanoj en Wuxi.

Ankaŭ multaj eksteraj homoj venis por saŭca ripaĵo. Ŝanhajano Xu Qing speciale per aŭto venis ĉi tie kaj aĉetis ripaĵon. Li diris:

"Mi venas el Ŝanhajo, por saŭca ripaĵo de Sanfengqiao. Antaŭe mi sciis la firmaon, la kvalito estas bona kaj marko estas fama."

Nun, la firmao Sanfengqiao jam fariĝis akcia limigita korporacio. Ĝi posedas 13 filiojn, la jara prilabora kapablo superis 5 mil tunojn kaj jara venda sumo atingis 100 milionojn da juanoj. Per bonaj fameco kaj kvalito, la firmao Sanfengqiao fariĝis unu el "Ĉinaj Malnovaj Firmaoj", kiuj estas difinitaj de la ĉina Ministerio pri Komerco.

La konfirmo de la marko "Ĉina Malnova Firmao" alportis ne nur famecon al Sanfengqiao, sed ankaŭ vivecon al evoluado de la korporacio. Ĝenerala direktoro de la korporacio Hu Yaomin esprimis, ke en la estonteco la korporacio enkondukos modernan entreprenan administran modelon kaj pliigos la kapablon de kontinuigebla evoluado. Li diris:

"Por vivo, malnovaj firmaoj certe kreos kaj disvolviĝos, se ĝi ne konformas al bezono de popolanoj nek sekvas paŝojn de la epoko, ĝi estos elkribrita. Tial ni devas fari kreon en kvalito, speco, administra metodo kaj koncepto."

En Wuxi, ne nur Sanfengqiao, sed ankaŭ multaj aliaj korporacioj klopodas por prosperigi malnovajn firmaojn. Hotelo Jufengyuan, fondita en 1867, estas fama pro lokaj manĝaĵoj de Wuxi. Multaj wuxi-anoj konas ĉiujn manĝaĵojn de Jufengyuan. Wuxi-ano Li Ke diris:

"Ni scias, ke manĝaĵoj de viandon en fermentinta toŭfuo kaj karaso en lakta supo estas famaj."

1 2