Koichiro Matsuura bele retorikumas, dirante, ke la gepatra lingvo estas "kara al ĉiu el ni", sed li trosimpligas malsimplan aferon. Ĉu eblas tiel ĝeneraligi pri "ĉiu" homo? Antaŭ kelkaj tagoj Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu volas utiligi Esperanton kiel "eŭropan identec-lingvon", skribis en unu reta forumo, ke li provas minimumigi sian uzadon de la angla interalie pro kialoj, kiuj koncernas la "emocian flankon": li konsideras ĝin la lingvo, kiu sufokis lian nacian lingvon. Ĉi tie estas politikaj motivoj – naciismaj – kiuj decidas, kiom malsame karaj estas la du gepatraj lingvoj.
Sed pli ofte homoj simple indiferentas pri sia gepatra lingvo. Ekzemple homoj, kiuj pro translokiĝo en junaĝo al alia lingvoregiono pli kaj pli forgesas ĝin – sen klopodi reteni sian lingvokapablon en la laŭdire al ili "kara" lingvo. Mi renkontis en mia vivo plurajn tiajn kazojn.
Utilus eviti troĝeneraligojn pri la gepatra lingvo kaj sugestadon, ke ĝi peras al homo esencajn vivovalorojn, kiujn neniu poste lernata lingvo povas peri, ĉar tiu imago estis dum la historio ofte konstruero de naciismaj ideologioj. Etnonaciismaj teorioj ofte traktas la gepatran lingvon kiel determinanton de la etneco, kiu do prezentiĝas kiel "esenca" trajto de ĉiu homo, ĉar la gepatra lingvo de ĉiu homo estas biografia fakto, kiu ne ŝanĝiĝas dum la vivo. Precipe etnistoj funkciigas la gepatran lingvon tiumaniere.
En la unua duono de la 20-a jarcento lingvistoj disvastigis precipe en Germanio la superstiĉon, ke infanaĝa dulingveco estas danĝera, ĉar ĝi povas konduki al skizofrenio ĉe infano, kiu pro la dulingveco ne povas ekkoni sian ĝustan "identecon". Hodiaŭ tiu ideo jam malaperis, sed aperas ĉiam ankoraŭ ideoj kun simila tendenco. Oni rigardu la lingvonaciisman broŝuron de László Gados, kiun UEA-rondoj eldonis en pluraj lingvoj antaŭ kelkaj jaroj. Ĝi temigas la laŭdiran perdon de la identecotransdona povo ĉe tiuj gepatraj lingvoj, kiuj suferas "damaĝon" per anglismoj.
Renato Corsetti diras, ke "Esperanto ne celas anstataŭigi la naciajn kaj lokajn lingvojn". Fakte, Esperanto ne celas ion ajn. Estas ĝiaj parolantoj, kiuj celas atingi aŭ ne atingi ion per ĝi. Multaj esperantistoj opiniis tra la jaroj, ke Esperanto – se ĝi iĝus la universale uzata internacia lingvo – tendencus anstataŭigi aliajn lingvojn.
Lanti estis entuziasma pri tiu perspektivo. Zamenhof opiniis ĝin almenaŭ ne fortimiga, kvankam li preferis lasi al estontaj generacioj la decidon pri ĝi. La konata esperantisto Francisko Simonnet demandas en unu dokumento farita por la asocio "Libero por la lingvoj", ĉu ne devus ĉiam resti kerno de unulingvuloj en ĉiu lingvo-komunumo – por garantii al ĉiu lingvo estontecon. Ankaŭ li konscias, ke Esperanto – en la pure hipoteza kazo, ke la tuta homaro lernus kaj uzus ĝin internacie – tendencus anstataŭi aliajn lingvojn.
La Deklaro parolas pri amaskomunikiloj, kiuj "atentigas kontraŭ la ebla forigo de ĉiuj lingvoj fare de Esperanto". Jes, de tempo al tempo amaskomunikiloj starigas la demandon, ĉu Esperanto ne povus tiel efiki, se ĝi fariĝus la ĉefa rimedo de internacia komunikado.
Kial ne, se ankaŭ esperantistoj demandas al si tion? Tio estas legitima demando kaj ne "akuzo". Kredi, ke ĝi estas celita malicaĵo de anglalingvanoj, kiel Renato Corsetti aludas, limas ĉe paranojo.
Gary Mickle
|