• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-29 17:12:20    
Fang Cheng kaj liaj karikaturoj (foto)

cri

En tiama stato, ĉina internacia interfluo estis ege limigita kaj tiuj karikaturoj malfermis fenestron por legantoj. Li menciis tiaman laboran staton en ĉiu vespero dirante:

"En ĉiu vespero, post veno de artikolo de Xinhua Novaĵ-Agentejo, ni kunvenis por decidi, kiaj novaĵoj kaj komentoj estas taŭgaj por publikigo. Tiam mi povis karikaturi ĝis noktomezo. La stato estis sama en ĉiu tago."

En la komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Fang Cheng koncentre kreis pli ol cent karikaturojn. Inter tiuj karikaturoj, kelkaj faris ironion kontraŭ socia fenomeno kaj aliaj faris riproĉon al aĉa laborstilo, estas vivecaj kaj interesaj. Tiam Fang Cheng funkciigis ekspozicion de siaj karikaturoj en kelkaj urboj kaj kaŭzis grandan eĥon. Li diris:

"Ekspozicio pri miaj karikaturoj donis grandan eĥon. Homoj de Belarta Asocio de la provinco Shandong kaj el alia loko speciale venis por apreci. En la ekspozicion svarmis homoj. Ĵus finiĝis ekspozicio, homoj el provincoj Shandong kaj Guangdong kaj el Ŝanhajo volis preni tiujn karikaturojn por eksponiĝi. Do tiuj karikarutoj eksponiĝis en dekkelkaj urboj."

Samtempe kun kreado de karikaturoj, Fang Cheng komencis esplori humurajn arton kaj teorion. Nun li jam eldonis dekkelkajn librojn pri humura teorio kaj aliaj tri baldaŭ publikiĝos. Fang Cheng diris, ke humuro estas lingva arto kaj estas manifesto de homa saĝeco. Humuro celas ridigi homojn kaj ankaŭ doni konsideron. Li faris prelegon en Usono kaj li esperas havi pli da ŝancoj ekspliki sian komprenon pri humuro en aliaj lokoj de la mondo. Fang Cheng diris:

"Mi scias, ke humuro devenas de lingvo kaj lerteco de humuro estas rimedo kaj ankaŭ estas arta formo, cetere kiam mi faras prelegon, mi mencias uzan rimedon de humuro. En usonaj du universitatoj, mi informis al ili, kiel ili uzu humuran lertecon en lingvo kaj en vortoj. Mi ankaŭ volas fari prelegon en Eŭropo."

Fang Cheng en la vivo estas paciĝema kaj humura. Li diris, ke li ne volas esti senfara maljunulo kaj li povas fari multe da aferoj. En iu karikaturo, li pentris sin mem, t.e. maljunulon stirantan biciklon, ridete marŝantan kvankam lia hararo iom falis. Stiro de biciklo estas lia ŝatata sporto kaj ĝenerale li tiel veturas al poŝto kaj al merkato. Nun li ankoraŭ estas lernema, povas lerti en uzado de komputilo kaj ŝatas legi ambildrakonton, tiel li serĉas novan krean inspiron.