• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-29 17:21:24    
Sudo rekomencis humanisman helpon al nordo

cri

La 28-an de marto, Korea Respubliko transportis 60 mil lanajn litkovrilojn al Korea Popola Domokratia Respubliko, tiel ĝi rekomencis la helpadon, kiu ĉesis oktobre de la lasta jaro pro nuklea provo, okazigita de la lasta.

Pasintajare la rilatoj inter la du flankoj estis streĉataj pro la nuklea provo kaj ekstagnis. La 5-an de junio, post kiam Nord-Koreio provpafis misilojn, la 19-a ministronivela kunveno de la du flankoj laŭdate okazis en la 11-a. En tiu ĉi kunveno la nordkorea flanko proponis diskuton pri la sudkorea humanisma helpo, sed la sudkorea flanko insistis unue solvi la problemon pri la nuklea provo, kaj urĝis la nordan flankon reveni al la sesflanka interparolo. Pro grava diverĝo inter la du flankoj, la kunveno finiĝis vana. Korea Respubliko decidis ĉesigi la humanisman helpon al la norda. Sed junie en Nord-Koreio eksplodis granda inundo pro pluvego en pluraj tagoj, tio kaŭzis gravan perdon. Pro postulado, elmetita de Nord-Koreio, en la 20-a de aŭgusto, la sudkorea registaro decidis liveri al Nord-Koreio rizon, cementon, lanajn litkovrilojn kaj aliajn materialojn en la kosto de 20 miliardoj da sudkoreaj dolaroj por helpi rekonstruadon post la katastrofo. Sed en la 7-a de oktobro, Nord-Koreio okazigis nuklean provon, kiam la sudkorea helpo ankoraŭ ne atingis ĝin. Poste la sudkorea registaro deklaris ĉesigi la kontraŭkatastrofan helpon. Pro tio dialogo inter la du registaroj ĉesis.

Pro grava progreso en la sesflanka interparolo, restartis la procezo de nacia repacigo de la korea duoninsulo. La 13-an de februaro, en la 3-astadia kunveno de la 5-a sesflanka interparolo oni pasigis la komunan dokumenton por efektivigi la komencan agadon de la komuna deklaro, tio mildigis la duflankajn rilatojn, streĉitajn pro la nuklea provo. La 27-an de februaro, la du flankoj restartigis la ministronivelan kunvenon. En la kunveno la du flankoj konsentis rekomenci plurkanalajn kontakton kaj dialogon, kaj vastigi interfluon de personoj kaj komercan kunlaboron. Laŭ oficisto de la sudkorea registaro, la du flankoj principe atingis unuecon pri tio, ke Korea Respubliko liveru al Nord-Koreio 300 mil tunojn da kemisterko kaj 400 mil tunojn da greno.

Oni opinias, ke Korea Respubliko plibonigis la duflankajn rilatojn pro frateco kaj ankaŭ konsidero pri strategio.

Unue, streĉeco de la duflankaj rilatoj povas kaŭzi malstabilecon de la korea duoninsulo kaj influi psikon de investantoj, kaj ankaŭ malutilas al sekureco kaj ekonomia disvolvo de Korea Respubliko. Due, Korea Respubliko vidis, ke Nord-Koreio jam komencis traktadon kun Usono kaj Japanio pri normaligo de la rilatoj, kaj streĉeco de la rilatoj inter la du flankoj reduktos la sudkorean rolon en la sesflanka interparolo. Trie, decembre, Korea Respubliko okazigos prezidentecan elektadon, progreso de la duflankaj rilatoj sendube influos decidon de balotantoj.