• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-30 10:46:25    
Ĉinio disvolvos servadan komercon

cri
*Ĉinio disvolvos servadan komercon

La 28-an de marto, raportisto informiĝis de ĉina Ŝtata Komitato de Disvolviĝo kaj Reformado, ke Ĉinio prenos disvolviĝon de servada komerco kiel grava enhavo por ŝanĝi kreskan manieron de eksterlanda komerco kaj altigi malferman nivelon al ekstero.

Laŭinforme ĉina koncerna departemento prenos internacian servadon kiel ĉefan punkton por grandigi servadan komercon, utiligos riĉan homforton kaj kuraĝigos ĉinajn entreprenojn fari internacian servadon.

*Ĉinio plivastigos merkatan enir-permeson de serva industrio

Ĵurnalisto informiĝis el ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato, ke ĉinaj koncernaj departementoj pliprofundigos reformadon de serva industrio, kiaj telekomuniko, ŝoseo kaj civila aviado, plivastigos merkatan enir-permeson, altiros al si konkurencan sistemon kaj realigos diversecon de investado.

Laŭ konigo, ĉinaj koncernaj departementoj paŝo post paŝo establos enir-permeson de serva industrio publikan, egalan kaj regulan, tutforte disvolvos ne-ŝtatposed-sisteman servan entreprenon kaj altigos proporcion de ne-ŝtat-poseda ekonomio en serva industrio.

*Ĉinio esploras pri favoraj doganaj politikoj rilate al por-konstruaj energio-ŝparaj produktoj

La 27-an de marto en Pekino, ĉina vicministro pri konstruado s-ro Qiu Baoxing diris, ke Ĉinio planas ellabori favorajn doganajn politikojn rilate al por-konstruaj energio-ŝparaj produktoj kun altaj sciencoj kaj teknikoj, celante stimuli importadon de tiaj produktoj.

En iu gazetara konferenco s-ro Qiu Baoxing diris, ke nuntempe Ĉinio fariĝis la monde plej granda merkato de konstruado, kaj havas multajn bezonojn pri por-konstruaj energio-ŝparaj produktoj kun altaj sciencoj kaj teknikoj. La ĉina registaro ellaboros favorajn doganajn politikojn pri tiaj produktoj, kaj bonvenigas al transmaraj entreprenoj sendi pli multe da tiaj produktoj en la ĉinan merkaton.

*Ĉinio intensigas konstruon de strategia rezervo de petrolo

La 29-an de marto en Hongkong, Jiang Zhenghua, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris, ke Ĉinio intensigas konstruon de strategia rezervo de petrolo.

Vespere de tiu ĉi tago en la Ĉinlingva Universitato de Hongkong, Jiang Zhenghua faris prelegon titolitan Perspektive al Ĉina Energifonto. Li diris, ke Ĉinio troviĝas en la periodo de ekonomia rapida kresko, tial evidentiĝas la problemo de energio; Ĉinio intensigas prospektoradon de petrolo kaj konstruon de petrola rezervo, akcelas realigon de prienergia plureco, antaŭenpuŝas diversigon de importo, kaj evitas riskon per merkata metodo.