• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-30 16:16:27    
Furoro pri lerno de la ĉina lingvo leviĝas en Niĝerio

cri

Sekve de leviĝo de la ĉina internacia pozicio kaj senĉesa disvastigo de ĉina diplomatio, en pluraj lokoj de la mondo aperas ardo lerni la ĉinan lingvon, senescepte de Afriko. En okcidentafrika lando Niĝerio, furoro pri lerno de la ĉina lingvo leviĝas.

En iu fremdlingva trejna lernejo en la urbo Lagoso, suda Niĝerio, funkcias kurso de lerno de la ĉina lingvo. Instruisto Sun el Ĉinio gvidas siajn pli ol dek lernantojn ripeti enhavon de la antaŭ leciono.

Por lokaj kursanoj en Niĝerio, estas malfacile tordi la langon.

En Ĉinio instruisto Sun estis instruisto en supera mezlernejo, ĉar ŝia edzo iris al Niĝerio por laboro, tial ŝi rezignis sian laboron kaj sekve la edzon al Niĝerio. Ŝi instruas la ĉinan lingvon en tri lokoj kaj inter ili estas la menciita fremdlingva trejna lernejo "Lekki".

Laŭ konigo de instruisto Sun, la kurso estas funkciigita de lernejo Lekki kaj kunlaboranto de iu usona kompanio en Niĝerio.

"Antaŭ okazigo de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, interfluo inter Ĉinio kaj Afriko estas pli kaj pli multa, tial niĝerianoj volas kompreni Ĉinion kaj la ĉinan lingvon kaj prenas en manon novan lingvon. Ĝenerale dirite, alilandanoj interesiĝas pri Ĉinio kaj pri la ĉina lingvo. La ĉina lingvo estas relative malfacile lernebla, tamen ilia interesiĝo estas granda."

Instruisto Sun konigis, ke nun pli kaj pli multaj homoj sin anoncas por lerni la ĉinan lingvon. En la pasinta semajnfino, ŝi estis invitata al intervjuo de iu loka banko, ĉar homoj, kiuj petas postenon de direktoro de la banko, estas nekompetentaj, se ili ne scipovas paroli kaj skribi en la ĉina lingvo.

Ankaŭ kursanoj manifestas grandan interesiĝon pri la ĉina lingvo kaj opinias, ke lerno de la ĉina lingvo estas necesa.

"La mondo sin turnas al tergloba vilaĝo kaj homoj devas lerni alian aferon. Cetere en mia departemento de la banko, ni liveras servon al klientoj diverslandaj, kompreneble influo de ĉinoj en Niĝerio senĉese disvastiĝas, tial vi povas fari interfluon kun ili. Teno de bonaj rilatoj estas tre grava. Mi pensis, ke lerno de la ĉina lingvo estas interesa."

"Ni konscias, ke efektiva forto de la ĉina ekonomio estas pli kaj pli forta, tial ni devas manifesti interesiĝon pri kunlaboro kaj estas reciproke agnoskata kun ĉinoj. Tio estas la kaŭzo kial mi interesiĝas pri la ĉina lingvo. Cetere al nia banko venas multaj ĉinaj klientoj kaj mi esperas fari diskuton kaj interfluon kun ili. Se mi havas ŝancon iri al Ĉinio, mi deziras fari interfluon kun homoj por la ĉina lingvo."

Estro de la lernejo Lekki sinjorino Homo konigis al raportisto staton de la lernejo kaj celon funkciigi la kurson. Ŝi diris:

"La kialo kuŝas en tio, ke ni opinias, ke la mondo estas integraĵo kaj homoj ne povas nur konsideri pri si mem kaj pri sia lando kun malvasta rigardo. Ni pensis, ke en la mondo, Ĉinio okupas tre gravan pozicion en komerca kampo kaj ĉinoj disvolvas grandkvantajn komercajn kunlaborojn kun homoj en diversaj lokoj de la mondo."