• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-02 14:26:09    
Vizito de Angela Merkel celas forĝi feron dum ĝi estas varmega

cri

La 1-an de aprilo en Jerusalemo, sinjorino Angela Merkel, germana ĉefministro, kiu vizitis la Mezorienton, diris, ke Eŭropa Unio volas helpi al Palestino kaj Israelo realigi pacon. Oni opinias, ke ĉi-foje Angela Merkel celas kapti la atmosferon "forĝu feron dum ĝi estas varmeĝa", kreitan de diversaj flankoj per diplomatia klopodo, por elvolvi la rolon de Eŭropa Unio en la palestina-israela paca procezo, tamen ŝi ne povis akiri esencan sukceson.

En la ĵus pasinta semajno, Condoleezza Rice, usona ŝtata sekretario, kaj Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, vizitis la Mezorienton, kaj samtempe en Riado, la ĉefurbo de Saudi-Arabio okazis Pinta Kunveno de Ligo de Arabaj Landoj ĉefe pri paco en la Mezoriento. Tiuj ĉi diplomatiaj klopodoj alportis du rezultojn: starigo de la mekanismo pri fiksdata kunveno de palestina kaj israela gvidantoj, restartigo de la Araba Porpaca Iniciato, elmetita en 2002, pro tio aperis mildigaj faktoroj en la regiona situacio. La vizito de Angela Merkel estis aparte atentata de diversaj flankoj, ĉar informoj, komunikitaj de ŝi, spegulis starpunkton de Eŭropa Unio, unu el la 4 flankoj, koncernaj al la mezorienta problemo.

La tagon, en kiu Angela Merkel komencis la viziton, en la germana urbo Bremeno okazis neoficiala kunveno de eksteraferaj ministroj el 27 membroj de Eŭropa Unio. En la kunveno oni decidis, ke Eŭropa Unio klopodu plu por antaŭenpuŝi la mezorientan pacan procezon. Eŭropa Unio donis bonan takson al la Pinta Kunveno en Riado kaj pozitiva reago, farita de la israela kaj palestina registaroj por dialogo inter la du flankoj, kaj esperis, ke la internacia socio bone utiligu novan movforton, akiritan antaŭnelonge en la mezorienta paca procezo. Eŭropa Unio decidis intensigi kontakton al Mahmoud Abbas, kaj ne-Hamas-frakciaj ministroj de la nova palestina registaro. Krome Eŭropa Unio decidis konsideri nuligon de la puno al Palestino laŭ konkreta politiko de la palestina registaro.

Oni rimarkis, ke en la vizito Angela Merkel rigore sekvis unuecan starpunkton de Eŭropa Unio. La 31-an de marto, ŝi diskutis kun la jordania reĝo Abdullah la dua kiel antaŭenpuŝi la mezorientan pacan procezon surbaze de la fruktoj, akiritaj en la Pinta Kunveno de la Ligo de Arabaj Landoj. En la 1-a, ŝi konversaciis respektive kun Ehud Olmert kaj Mahmoud Abbas. Ŝi emfazis, ke Eŭropa Unio promesas, ke ĝi garantios israelan sekurecan bezonon, kaj klopodos por liberigo de israela forkaptita soldato, kaj samtempe ŝi apelaciis al Palestino observi la 3 principojn, elmetitajn de la 4 flankoj.

Palestina kaj israela gvidantoj siagrade donis al la vizito de Angela Merkel pozitivan respondon. La 1-an de aprilo, Mahmoud Abbas apelaciis al Israelo alpreni konstruivan agon kaj respondi la Araban Porpacan Iniciaton por rapide restartigi la pactraktadon. Vespere de la 1-a en gazetara konferenco, okazigita por la vizito de Angela Merkel, israela ĉefministro Ehud Olmert diris, ke li volas inviti ŝtatestrojn de arabaj landoj, inkluzive la saudi-arabian reĝon Abdullah Bin Abdul-Aziz, al porpaca konferenco, kaj interŝanĝi kun ili opiniojn por solvi regionan konflikton kaj antaŭenpuŝi la mezorientan pacan procezon.