• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-02 16:50:23    
Ehud Olmert stumblante travivis jaron sur posteno de ĉefministro (foto)

cri

La 28-an de marto, kelkcent israelaj policanoj penetris en la judan setlejon Homesh, troviĝantan sur la okcidenta bordo de Jordano, kiun Israelo evakuis en 2005 por la solflanka plano pri retiro. La policanoj konfliktis kun kelkcent judoj, kiuj intencis refoje enloĝi en la setlejo. La saman tagon antaŭ unu jaro Ehud Olmert gajnis elektadon kaj enoficiĝis kiel israela ĉefministro per la alvoko, retiriĝi el judaj setlejoj. Unu jaron poste Israelo ne retiris sin el ĉiuj judaj setlejoj, sed revenis al la evakuita setlejo Homesh, tio spegulas malfortecon kaj danĝeron de la israela registaro, gvidata de Ehud Olmert.

En la komenco de la lasta januaro, malpli ol 6 monatojn post la solflanka retiro, israela eksĉefministro Ariel Sharon estis trafita de apopleksio, kaj pro tio finiĝis lia politikista vivo. Estante ĉefa subtenanto de Ariel Sharon, tiama vicĉefministro Ehud Olmert transprenis oficon de la ĉefministro. Li esprimis, ke li sekvos deziron de Ariel Sharon, kaj daŭrigos la retiron el la okcidenta bordo de Jordano. La 28-an de marto de la lasta jaro Ehud Olmert per la alvoko "retiro" gajnis la ĝeneralan elektadon, kaj post longtempa traktado li fine organizis novan registaron koaliciante kun pluraj partioj.

Sed de la komenco la ombro de malsukceso kaj korupto regis en la nova registaro. Kiam Ehud Olmert klopodis serĉi subtenon por la solflanka retiro, palestina armita organizo kaj la libana partio Hezbollah okazigis atakon al Israelo respektive trans la suda kaj norda landlimoj, kaj forkaptis 3 israelajn soldatojn. Poste Israelo batalis kontraŭ Libano dum pli ol unu monato. Sub la gvidado de Ehud Olmert kun neniu milita sperto, la israela armeo mortigis ĉirkaŭ mil libananojn, tamen ankaŭ pli ol cent israelaj civiluloj mortis aŭ vundiĝis en la milito. Israelo eĉ ne povis efektivigi la celon, difinitan de Ehud Olmert antaŭ la milito, savi la forkaptitajn soldatojn kaj frakasi la armitan forton de Hezbollah. La milito estis konsiderata de la israela publiko kiel la plej malsukcesa en la israela historio, kaj prestiĝo de la israela registaro trafis gravan damaĝon.

Krome ankaŭ korupto kaj skandalo implikis la registaron. Post la libana milito, Ehud Olmert estis suspektata ricevi koruptaĵon per altpreza vendo de domo, kaj poste li estis akuzata pro tio, ke en la servodaŭro kiel financa ministro, li helpis al sia amiko profiti de la privatigo de la israela nacia banko, tial li estis enketata de la polico. Alia akuzo pri lia korupto temas pri tio, ke li estis suspektata profitigi membrojn de Likud, al kiu li iam apartenis, por ricevi subtenon. Krom li, ankaŭ la israela prezidento Moshe Katzav kaj la financa ministro Avraham Hirschson estis akuzitaj respektive pro seksatenco kaj malversacio.

Pro malsukceso en la milito kaj kelkaj skandaloj Ehud Olmert estas rigardata kiel la plej nebonvena ĉefministro en la israela historio.