Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, Ĉinio ĉiam havas la tradicion por helpi malriĉulojn kaj malfortulojn. Filantropiaj aferoj estas grava parto de la socia garantio. En 10-a jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso okazinta en Pekino, kiel oni akcelas disvolviĝon de bonfarado, tio fariĝis varma temo diskutita de ĉiuj reprezentantoj. Por plibone helpi malfortulojn kaj konstrui socialisman harmonian socio, ili respektive proponis akceli la disvolviĝon de filantropiaj aferoj per leĝdonado. Bonvole aŭskultu la detalan raporton nomatan Reprezentantoj zorgas pri filantropiaj aferoj.
"Filantropiaj aferoj estas signifo de socia civilizacio. Bonfarado estas reflekto de iu homo pri koncepto de la vivo, eĉ pri koncepto de la mondo. Filantropiaj aferoj ĝuste estas kerna forto de socia kultura edukado."
Dum la 10-a sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, reprezentanto el Shaanxi-provinco Lu Dong tiel klarigis la signifon de filantropiaj aferoj al la amaskomunikilo.
Vere kiel parto de socia garantio, disvolviĝo de filantropiaj aferoj estas unu el la bazoj por konstrui socialisman harmonian socion. La objekto de bonfarado ofte estas malfortuloj. Inter ili troviĝas handikapuloj. Reprezentanto Jiang Deming veninta de Jiangsu-provinco estas handikapulo, kies membro estis amputita pro malsano. Ĉi-foje li alportis iun proponon pri rezivio de Leĝo pri Garantio al Handikapuloj kaj apelaciis, ke la tuta socio helpu handikapulojn. Li diris,
"Tiuj handikapuloj estas malfeliĉuloj pro malsano. Mi proponis, ke la registaro kaj la socio donu plimulte da zorgado kaj helpo por rapide realigi savadon al handikapuloj, altigi ilian vivnivelon kaj havigi al ili frukton de reformado kaj disvolviĝo."
Nun troviĝas multe da filantropiaj organizoj aktive helpantaj handikapulojn kaj malfortulojn. Krom mondonaco kaj substanca helpo, iuj nesubstancaj aktivadoj estas bonvenigitaj de tiaj homoj.
Lastatempe raportisto propre konis la ĝojecon alportitan de nesubstancaj aktivadoj en iu popola bonfarada organizo, kiu rakontas filmon al blinduloj.
En iu dometo en Pekino, 48-jara pekinano Dawei rakontas filmojn al blinduloj je la 9-a horo kaj 30 minutoj ĉiu sabate. Li diris, ke ke tia farado povas igi la blindulojn ĝui la filmon kiel normalaj homoj.
"Fakte la ŝlosilo por rakonti filmon estas konigo pri la bildoj. Akompanate de la sono kaj la konigo pri bildoj, tiuj blinduloj povas spekti la filmojn kiel normalaj homoj. Tio estas tute malsama ol tiu antaŭe."
Anklino Chen Quane, 54-jara, blindiĝis pro malsano. Ŝi ofte vizitis tiun specialan kinejon. Kvankam ŝi loĝas tre malproksima de la kinejo, tamen ŝi volontas spekti filmon tie.
R: Kiom da tempo vi bezonas por atingi la kinejon?
Chen: Pli ol 1 horon.
R: Tro longe,
Chen: Mi jam kutimiĝas al tiu.
R: Kiel sinjoro Dawei rakontas filmon?
Chen: Tre bone kaj klare.
Fondo de kapitalo kaj mono de filantropia organizo estas plej ĉefa problemo. Ankaŭ la funkciigo de la speciala kinejo de Dawei havas tian problemon. Sed li jam ricevis subtenon de iuj entreprenoj kaj registaraj organizoj. Dawei havas konfidon por daŭre disvolvi sian filantropian aktivadon.
Fakte la konfido de Dawei naskiĝis pro la disvolva strukturo de filantropiaj aferoj en Ĉinio. Tio estas antaŭenpuŝo de la registaro, partopreno de la socio kaj funkciigo de popolaj organizoj. Por koni kiel la registaro antaŭenpuŝas la filantropiajn aferojn, la rapostiso speciale intervjuis reprezentanton de la ĉina Tutlanda Popola Kongfeso kaj vicprovincestro de Shaan'xi-provinco Wu Dengchang. Li konigis, kiel la registaro de Shaan'xi-provinco subtenis disvolviĝon de filantrapiaj aferoj. Li diris,
"Nia provinco havas bonfaradan asocion kaj aliaj filantropiajn organizojn. En la komenco, la registaro donis la tutan kapitalon. Poste la registaro donis duonan parton kaj la organizo prezentis la alian duonon. Ni ankaŭ kuraĝigas bonajn entreprenojn kolekti nomon por disvolvi filantropiajn aferojn."
Samtepe helpo de entreprenoj al malfortuloj estas grava parto de socia partopreno de filantropiaj aferoj. Ankaŭ la reprezentanto veninta el entreprena rondo havas grandan entuziasmon. Direktoro de Huadong-Farmacia Grupa Kompanio kaj reprezentanto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Li Bangliang konigis, ke lia entrepreno monhelpis malriĉajn malsanulojn, studentojn kaj tiel plu.
"Krom la helpo de nia lando, ni devas alvoki la tutan socion disvolvi filantropiajn aferojn. Disvolviĝo de entreprenoj dependas de disvolviĝo de la socio kaj la lando. Tial la entreprenoj devas plimulte fari kontribuon al filantropiaj aferoj. Mi opinias, ke ĉiuj entreprenistoj devas fari kontribuon al bonfarado laŭ ilia kapablo."
Krom antaŭenpuŝo de la registaro, entrepreno kaj la socio, oni ankoraŭ bozonas perfektan leĝan garantion por disvolvi filantropiajn aferoj. La ĉina registaro jam faris 6 leĝojn rilatantajn al filantropiaj aferoj kaj donacadoj. Nun oni jam establis 27 milojn da ordinaraj donacejoj en diversaj lokoj de Ĉinio. 19 milionoj 224 miloj da homoj profitiĝis pro tio.
Cetere multe da reprezentantoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso prezentis proponojn kaj opinias, ke necesas publikigi iun specialan leĝon. Per tiu leĝo oni pluapaŝe kuraĝigos entreprenistojn, personojn subteni kaj partopreni en diversaj filantropiaj aktivadoj, prefektigos inspektan sistemon kaj taksan sistemon kaj plenumos koncernan leĝan medion. Reprezentanto veninta de Shaan'xi-provinco Lu Dong refoje apelaciis en la jara sesio, ke oni faru specialan leĝon pri filantropiaj aferoj.
La proponoj de reprezentantoj kaj formiĝonta Akcela Leĝo pri Filantropiaj Aferoj havigos al ĉiuj malfortuloj plimultan zorgadon kaj amon per filantropiaj aktivadoj organizitaj de diversaj rondoj. Tio estas belsona melodio de granda movimento por konstrui harmonian socion.
Karaj aŭskultantoj, finiĝis nia raporto. Koran dankon pro via aŭskulto!
|