• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-02 17:21:17    
Ni kune helpu malfortulojn

cri

Nun troviĝas multe da filantropiaj organizoj aktive helpantaj handikapulojn kaj malfortulojn. Krom mondonaco kaj substanca helpo, iuj nesubstancaj aktivadoj estas bonvenigitaj de tiaj homoj.

Lastatempe raportisto propre konis la ĝojecon alportitan de nesubstancaj aktivadoj en iu popola bonfarada organizo, kiu rakontas filmon al blinduloj.

En iu dometo en Pekino, 48-jara pekinano Dawei rakontas filmojn al blinduloj je la 9-a horo kaj 30 minutoj ĉiu sabate. Li diris, ke ke tia farado povas igi la blindulojn ĝui la filmon kiel normalaj homoj.

"Fakte la ŝlosilo por rakonti filmon estas konigo pri la bildoj. Akompanate de la sono kaj la konigo pri bildoj, tiuj blinduloj povas spekti la filmojn kiel normalaj homoj. Tio estas tute malsama ol tiu antaŭe."

Anklino Chen Quane, 54-jara, blindiĝis pro malsano. Ŝi ofte vizitis tiun specialan kinejon. Kvankam ŝi loĝas tre malproksima de la kinejo, tamen ŝi volontas spekti filmon tie.

R: Kiom da tempo vi bezonas por atingi la kinejon?

Chen: Pli ol 1 horon.

R: Tro longe,

Chen: Mi jam kutimiĝas al tiu.

R: Kiel sinjoro Dawei rakontas filmon?

Chen: Tre bone kaj klare.

Fondo de kapitalo kaj mono de filantropia organizo estas plej ĉefa problemo. Ankaŭ la funkciigo de la speciala kinejo de Dawei havas tian problemon. Sed li jam ricevis subtenon de iuj entreprenoj kaj registaraj organizoj. Dawei havas konfidon por daŭre disvolvi sian filantropian aktivadon.

Fakte la konfido de Dawei naskiĝis pro la disvolva strukturo de filantropiaj aferoj en Ĉinio. Tio estas antaŭenpuŝo de la registaro, partopreno de la socio kaj funkciigo de popolaj organizoj. Por koni kiel la registaro antaŭenpuŝas la filantropiajn aferojn, la rapostiso speciale intervjuis reprezentanton de la ĉina Tutlanda Popola Kongfeso kaj vicprovincestro de Shaan'xi-provinco Wu Dengchang. Li konigis, kiel la registaro de Shaan'xi-provinco subtenis disvolviĝon de filantrapiaj aferoj. Li diris,  

"Nia provinco havas bonfaradan asocion kaj aliaj filantropiajn organizojn. En la komenco, la registaro donis la tutan kapitalon. Poste la registaro donis duonan parton kaj la organizo prezentis la alian duonon. Ni ankaŭ kuraĝigas bonajn entreprenojn kolekti nomon por disvolvi filantropiajn aferojn."

Samtepe helpo de entreprenoj al malfortuloj estas grava parto de socia partopreno de filantropiaj aferoj. Ankaŭ la reprezentanto veninta el entreprena rondo havas grandan entuziasmon. Direktoro de Huadong-Farmacia Grupa Kompanio kaj reprezentanto de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Li Bangliang konigis, ke lia entrepreno monhelpis malriĉajn malsanulojn, studentojn kaj tiel plu.

"Krom la helpo de nia lando, ni devas alvoki la tutan socion disvolvi filantropiajn aferojn. Disvolviĝo de entreprenoj dependas de disvolviĝo de la socio kaj la lando. Tial la entreprenoj devas plimulte fari kontribuon al filantropiaj aferoj. Mi opinias, ke ĉiuj entreprenistoj devas fari kontribuon al bonfarado laŭ ilia kapablo."

Krom antaŭenpuŝo de la registaro, entrepreno kaj la socio, oni ankoraŭ bozonas perfektan leĝan garantion por disvolvi filantropiajn aferoj. La ĉina registaro jam faris 6 leĝojn rilatantajn al filantropiaj aferoj kaj donacadoj. Nun oni jam establis 27 milojn da ordinaraj donacejoj en diversaj lokoj de Ĉinio. 19 milionoj 224 miloj da homoj profitiĝis pro tio.

Cetere multe da reprezentantoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso prezentis proponojn kaj opinias, ke necesas publikigi iun specialan leĝon. Per tiu leĝo oni pluapaŝe kuraĝigos entreprenistojn, personojn subteni kaj partopreni en diversaj filantropiaj aktivadoj, prefektigos inspektan sistemon kaj taksan sistemon kaj plenumos koncernan leĝan medion. Reprezentanto veninta de Shaan'xi-provinco Lu Dong refoje apelaciis en la jara sesio, ke oni faru specialan leĝon pri filantropiaj aferoj.

La proponoj de reprezentantoj kaj formiĝonta Akcela Leĝo pri Filantropiaj Aferoj havigos al ĉiuj malfortuloj plimultan zorgadon kaj amon per filantropiaj aktivadoj organizitaj de diversaj rondoj. Tio estas belsona melodio de granda movimento por konstrui harmonian socion.