• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-03 16:15:25    
En unuaj 2 monatoj profito de ĉinaj ŝtataj gravaj entreprenoj pliiĝis je preskaŭ 40%

cri
En unuaj 2 monatoj profito de ĉinaj ŝtataj gravaj entreprenoj pliiĝis je preskaŭ 40%

La 2-an de aprilo, kontrola kaj administra komitato de ŝtataj kapitaloj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis donitaĵojn montrante, ke en la unuaj du monatoj de la kuranta jaro, 425 ŝtataj gravaj entreprenoj realigis profiton je pli ol 158,2 miliardoj da juanoj, pli multe je 39% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Laŭ la donitaĵoj, en 28 fakoj, profito de 25 pliiĝis.

Komerca konflikto inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio devas estis solvata pli multe per interkonsiliĝo

Lastatempe en Pekino, respondeculo de buroo pri justa komerco sub la ĉina Ministerio pri Komerco esprimis, ke komerca konflikto inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio ne devas facile apliki komercajn savilojn, sed esti solvata pli multe per amika interkonsiliĝo kaj profundigo de kunlaboro.

Komercaj saviloj estas protektaj rimedoj, alprenitaj por industriaj interesoj de propra lando kaj asocio, ĉefe inkluzivas kontraŭdumpingajn, kontraŭsubvenciajn kaj garantiajn rimedojn, interalie kontraŭdumpingaj rimedoj estas ofte uzataj, Eŭropa Unio estas la ĉina unua granda komerca partnero, samtempe estas la membro de Monda Komerca Organizo, kiu lanĉis plej multajn kontraŭdumpingajn enketojn al Ĉinio.

La respondeculo de la buroo pri justa komerco sub la ĉina Ministerio pri Komerco montris, ke la du flankoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio sin dediĉas al evoluado kaj profundigo de ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj, la du flankoj estas la reciprokaj gravaj komercaj partneroj. La ĉina flanko esperas, ke en la procezo de reguligo de sia politiko pri komerca savo, la flanko de Eŭropa Unio sufiĉe konsideros starpunkton de la ĉina flanko, la ĉina flanko konvinkiĝas, ke tio helpos al stabila, sana kaj harmonia evoluado de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio.

Ĉinio kaj Vjetnamio konstruas translandliman ekonomian kunlaboran regionon

Nun Ĉinio kaj Vjetnamio konstruas translandliman ekonomian kunlaboran regionon, tiu kunlabora regiono etendiĝas de la urbon Pingxiang de Guangxia Zhuang-Naciecan Regionon ĝis la provinco Langsong de Vjetnamio.

Nun Ĉinio sume investis unu miliardon kaj 170 milionojn da juanoj de renminbi en la programo.

Pensio de ĉinaj entreprenoj pli rapide disvolviĝas

La pensio kune pagita de entreprenoj kaj ties membroj jam estas grava konsistiga parto de la ĉina plurtavola pensio.

En la pasinta jaro la pensio de ĉinaj entreprenoj multiĝis je pli ol 20 miliardoj da juanoj de renminbi. Ĝis la fino de la pasinta jaro la pensio de ĉinaj entreprenoj atingis 91 miliardojn da juanoj, 9 milionoj kaj 640 miloj da personoj estis favorataj.