• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-05 14:56:45    
Por kia celo Abe Shinzo vizitos Usonon kaj Mezorienton

cri

La 4-an de aprilo, la japana kabineta ĉefsekretario Shiozaki Yasuhisa anoncis, ke la 26-an de aprilo la japana ĉefministro Abe Shinzo komencos la viziton al Usona kaj 5 mezorientaj landoj. Por Abe Shinzo tio estas la unua fojo al Usono kaj Mezoriento post enoficiĝo kiel japana ĉefministro.

Laŭ raporto de japanaj amaskomunikiloj, tiutage en gazetara konferenco Shiozaki Yasuhisa anoncis, ke Abe Shinzo vizitos Usonon en la 26-a kaj 27-a de aprilo, kaj renkontiĝos kun Bush en la tendaro David; poste li veturos al Mezoriento kaj vizitos Saudi-Arabion, Federacion de Arabaj Emirlandoj, Kuvajton, Kataron kaj Egiption. Shiozaki Yasuhisa diris, ke la japana flanko esperas konfirmi en la vizito, ke la japana-usona alianco estu faktoro por la regiona stabileco, kaj planas diskuti pri la maniero por plifortigo de alianco kun koncernaj landoj. Oni opinias, ke Abe Shinzo esperas okaze de la renkontiĝo kun Bush pluapaŝe konfirmi la aliancajn rilatojn inter Japanio kaj Usono, kaj interkonsultiĝi kun Bush pri usonaj trupoj en Japanio kaj starigo de balistiko-misila defenda sistemo. Krome li interŝanĝos opiniojn kun Bush pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo kaj la iraka situacio, kaj serĉos subtenon de Usono rilate al reformado de UN.

Lastamonate Abe Shinzo ĉeestis al ceremonio por diplomitoj de la japana Defenda Universitato, kaj fari parolon. Parolante pri sia vizito al Usono kaj Mezoriento, li diris, ke la japana-usona alianco estas bazo por la japana diplomatia kaj sekureca garantio; Japanio alfrontas malfacilojn el multaj regionaj konfliktoj kun komplika fono kaj disvastiĝo de amase detruaj armiloj, tial klopodante firmigi la sekurecan garantion, oni devas plifortigi la japana-usonan aliancon; krome stabileco de la mezorienta situacio estas tre grava por la internacia socio, kaj ankaŭ rekte koncernas japanajn interesojn; li esperas sincere dialogi kun ŝtatestroj de mezorientaj landoj por starigi interfidon.

Analizantoj rimarkigis, ke la vizito de Abe Shinzo al Usono spegulas diplomatian politikon de la japana registaro. Abe Shinzo konsciis, ke nur bone traktinte la rilatojn samtempe kun Usono kaj diversaj landoj, Japanio povas efektivigi siajn interesojn, kaj akiri fruktojn en ekonomia releviĝo kaj aliĝo kiel konstanta membro al la Sekureca Konsilio de UN.

Post la vizito en Usono, Abe Shinzo vizitos 5 mezorientajn landojn, kaj diskutos kun ili pri la mezorienta paca procezo, la iraka milito, la irana nuklea problemo. Shiozaki Yasuhisa diris, ke Mezoriento, precipe la golfaj landoj, estas tre gravaj por la japana prienergia sekureco; la japana flanko planas diskuti kun koncernaj landoj pri realigo de la paco kaj stabileco en Mezoriento.