• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-05 16:21:58    
Ĉina Reĝisoro Chen Daming (foto)

cri

Karaj retlgantoj, ĉina aktoro Chen Daming, kiu plurjare okupiĝis pri prezentado en Usono, revenis al Ĉinio el Holivudo por realigi sian sonĝon esti reĝisoro. En la jaro 2006, humura komedia filmo "Piedo For de Grundo" sub lia direktorado kaj reĝisorado, kaŭzis grandan eĥon.

En la jaro 1988, Chen Daming 24-jara diplomiĝis el fako de prezentado de pekina Filma Instituto. Servinte kiel instruisto je du jaroj, li volis fari pluan studadon por gajni pli multe da ŝancoj de prezentado. En la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, li demisiis kaj venis al usona Holivudo por fari studadon kaj serĉi ŝancon por esti aktoro al diversaj grupoj. Finfine li havis ŝancon ludi roleton en iu filmo. Tio donis grandan memfidon al li. Chen Daming diris, ke la sperto estas helpema al lia vivo. Li diris:

"En Holivudo ekzistas specialaj konkurencaj rilatoj kaj tio impulsas perfektan agadon de aktoroj. Kiam aktoroj ne ludas rolon, ili devas fari studadon, ĉar en Usono, escepte de granda stelo, kia Tom Cruise, ĉiuj devas esti ekzamenata pri prezentada nivelo antaŭ objektivo. Meze de multaj bonaj aktoroj, mi havis firman volon pri tio, ke mi certe estu la plej bona."

Chen Daming vivis kaj faris prezentadon en Holivudo je 8 jaroj kaj en tiu periodo, dependante de peniga klopodo, li ludis pli kaj pli multajn rolojn kaj iom post iom estis aprobata de la usona filma rondo. Li faris prezenton en holivuda filmo "Ĝingis-Ĥano". En la filmo, Chen Daming perfekte formis bravan figuron de mongolnacieca heroo Ĝingis-Ĥano en la fino de la 12-a jarcento pri lia marŝado, unuigo de diversaj triboj kaj finfina establo de dinastio. La filmo estas bonvenigata de usonaj spektantoj.

Kiam lia kariero pri aktoro estis paŝo post paŝo sukcesa, Chen Daming komencis konsideri sian vivon. En Holivudo, estas malmultaj ŝancoj por sukceso de aziaj aktoroj. Plej grave estas, ke Chen Daming volas esti reĝisoro kaj manifesti sian sendependan pensmanieron per filmo. Li diris:

"Kiam mi estis pli ol 30-jara, mi demandis min mem, kion mi volas fari kaj ĉu mi devas ĉiam esti tia aktoro. Mi, estas relative sukcesa meze de ĉindevenulaj aktoroj en Usono, tamen ĉu tio estas mia volo? Ĉu mia kariero estas ĝis la fino? Mia reala sonĝo estas esti reĝisoro kaj verki scenaron. Tiel miaj mond-koncepto kaj valor-koncepto povas esti manifestataj en mia filmo."