Edvige Tantin-Ackermann: Kial? Ĉar komitatanoj A reprezentas la landajn asociojn kaj similajn, do estas elektitaj de siaj organizoj ne ĉiam ĉar ili estas la plej taŭgaj kaj kapablaj. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitato ne ĉiam laŭ la preskriboj de la Elekta Regularo, sed nur ĉar tiu estas amiko de amiko de amiko, aŭ ĉar oni ne kapablas diri "ne, vi ne plenumas la kondiĉojn por tio". Pluraj personoj, kiuj ŝatus fariĝi komitatanoj kaj eĉ estraranoj, emas al kandidatiĝo kiel komitatano C. Oni opinias ke tio estas pli facila kaj malpli "riska". Oni preferas eniri tra la fenestro anstataŭ tra la pordo. Pluraj personoj ne pretas fronti la prijuĝon de la Individuaj Membroj, eĉ homoj kiuj ricevus grandan konsenton. Tamen tiu, kiu volas gvidi la movadon, devas tion fronti kaj taksi la apogon de la individuaj membroj. Sen ĝi oni ne havas la sufiĉan forton. Laŭ mia opinio, la Elekta Komisiono tre atente prikonsideros la kandidatiĝojn por C-komitataneco, ankaŭ sekve de la ĵusaj rezultoj.
Tia granda reformo tamen postulus komplikajn ŝanĝojn en diversaj regularoj kaj apenaŭ estas rapide realigebla, eĉ se la komitato tion dezirus.
Edvige Tantin-Ackermann: Batali kontraŭ ventmueliloj malfacilas. Oni devus revizii plurajn regulojn, kio estas komplika, postulas tempon, paciencon kaj persiston. Oni multe diskutas pri komoj, punktoj kaj nuancoj de malgravaj vortoj, pri bagatelaĵoj, sed kiam oni devas pridiskuti la vere gravajn temojn, renovigojn en la labormetodoj, modernigon de sintenoj kaj agadoj, neniam estas tempo dum la kunsidoj.
Unu el la senbalote elektitaj B-komitatanoj estas István Ertl.
István Ertl: Mi sentas min kvazaŭ trompita ke mi rajtos re-eniri la Komitaton sen reelekto, simple ĉar mi kandidatiĝis. Formale, mi povas nun esti certa nur pri la apogo de dek individuaj membroj, miaj subtenantoj, probable aprezantaj mian agadon kiel komitatano. Feliĉe, dum la tri jaroj de mia nuna mandato mi tamen povis daŭre senti subtenon de multe pli ol dek UEA-membroj, do mi esperas ke mia plu-komitataneco ne sentiĝos senmerita. Kiel membro de la Elekta Komisiono, mi esperas ke sine de la EK ni sukcesos konsenti pri rekomendoj kiel eviti ĉi tian situacion.
La elekta komisiono de UEA okupiĝas pri la elekto de komitatanoj C kaj la estraro, sed la elekton de la B-komitatanoj laŭ la regularo de UEA gvidas la ĝenerala direktoro. Laŭ Edvige Tantin-Ackermann ĝenerala direktoro Osmo Buller tamen ne kulpas pri la malalta aktiveco de la membroj.
Edvige Tantin-Ackermann: La individuaj membroj certe kulpas, ĉar por esti kandidato oni devas tion voli kaj verki kelkajn liniojn surpapere, trovi subtenantojn... La komitato iom kulpas, ĉar evidente ĝia agado, ĝia laborprojekto, ĝia sinteno, ne allogas homojn kiuj bone povus agadi kaj labori por la movado. La estraro kaj la ĝenerala direktoro ne havas kulpon.
Ni demandis al ĝenerala direktoro Osmo Buller, ĉu li mem tamen ne povintus entrepreni pliajn paŝojn por allogi pli da kandidatoj.
Osmo Buller: Mi efektive povis pli okupiĝi ankaŭ pri varbado de kandidatoj en la tempo, kiam mi plenumis nur la oficon de ĝenerala direktoro, sed nun mi plenumas ankaŭ tiun de direktoro de la Centra Oficejo kaj devas pro tempomanko rezigni pri tiuj taskoj de ĝenerala direktoro, kiuj ne estas vivnecesaj por la rutina funkciado de la asocio kaj precipe de la Centra Oficejo. Ankoraŭ unu semajnon antaŭ la limdato tamen ŝajnis al mi, surbaze de la spertoj el la antaŭaj fojoj, ke varbado de kandidatoj ne necesus kaj ke estus almenaŭ iom pli da ili ol da lokoj. Ĉiufoje okazis, ke plej multaj kandidatoj liveris siajn dokumentojn tre lastmomente. Kiam evidentiĝis, ke ĉi-foje ne estus sufiĉe da kandidatoj, estis jam malfrue fari ion. Mi ĉiukaze ne prenas kiel mian kulpon la mankon de kandidatoj. Krome, ju pli aktiva mi estus en tiu kampo, des pli mi riskus akuzojn pri manipulado de demokratia procezo, eble eĉ iom prave, ĉar certe mi preferus vidi kiel komitatanojn tiujn, kiuj estas sur sama ondolongo kiel mi.
Libera Folio: Ĉu estis faritaj multaj alvokoj, sen efiko?
Osmo Buller: Estis pli-malpli tiom da alvokoj kiel en antaŭaj fojoj. En la novembra numero de "Esperanto" aperis la oficiala alvoko, kiu estis dissendita ankaŭ en Gazetaraj Komunikoj de UEA kaj ripetita en multaj retlistoj, ankaŭ en Libera Folio. Tiu, kiu interesiĝas pri kontribuado al la agado de UEA kiel komitatano, certe povis ie vidi la alvokon. Kiuj ne vidis, tiuj evidente sekvas la movadajn aferojn tiel malmulte kaj supraĵe, ke tiajn komitatanojn UEA ne bezonas.
Libera Folio: Kial do mankis kandidatoj?
Osmo Buller: La mankon de kandidatoj oni ne povas klarigi per teknikaj aŭ administraj kialoj. La kialojn oni devas serĉi en la kapoj de homoj. Kiam la estraranoj diskutis pri la afero, Claude Nourmont suspektis, ke la ekzisto de 16 kandidatoj por 6 lokoj en la antaŭaj elektoj ĉi-foje fortimigis iujn el la tiamaj kandidatoj, ĉar ili pensis, ke denove veran ŝancon havus nur tiuj, kiuj jam estas konataj en la movado. Pli grava kialo eble tamen estis tio, kion oni spertas ĉie tra la movado, nome la ĝenerala malfacileco trovi plenumantojn eĉ por simplaj taskoj. Malantaŭ tio siavice estas pli profundaj kialoj, sed pri ili mi ne komencas nun filozofumi. Ĉiuj, kiuj serĉas klarigojn, estu tamen singardaj antaŭ ol deklari ilin tro laŭte. Oni memoru, ke ankaŭ en la elektoj en 1992 estis malpli da kandidatoj ol lokoj, malgraŭ tio, ke UEA ĵus havis pli ol 8.000 individuajn membrojn, la unuan kaj solan fojon de post la 1930-aj jaroj.
Unu el la B-komitatanoj kiuj ne rekandidatis estas Amri Wandel. Ni demandis al li, kial li ne rekandidatis, kaj kial li supozas ke ĉi-jare mankis kandidatoj.
Amri Wandel: Mi kredas ke unu el la kialoj por la malalta nombro de kandidatoj ĉi-elekte estis reago al la inversa situacio pasinfoje, kiam estis 16 kandidatoj por 6 lokoj. Povas esti ke novuloj hezitis kandidatiĝi, ĉar ili taksis siajn ŝancojn malaltaj, kompare kun tiuj de la pli konataj vizaĝoj. Fakte, la situacio povas denove renversiĝi venontfoje, se potencialaj kandidatoj kredos, laŭ la ĉi-jara sperto, ke elektado estas preskaŭ grantiita... Persone, post tri sinsekvaj mandatoj kiel B-komitatano, mi decidis ne re-kandidatiĝi, por ebligi al novaj vizaĝoj elektiĝi. Evidente tio ne estis necesa. (Laŭ informo de Libera Folio)
|