• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-06 16:32:49    
Iom pri la unua granda alilando-subtena ripara inĝenieriaĵo de kulturaj heredaĵoj de la ĉina registaro (foto)

cri

Shen Yang, estro de Centro de Antikvaj Konstruoj de Ĉina Relikva Instituto, kiu partoprenas en la inĝenieriaĵo konigis, ke malsame kun ĉinaj antikvaj konstruoj kun ligna strukturo kiel la ĉefa, la templo Chau Say Tevoda estas suramasigita per gigantaj ŝtonoj. Serioza damaĝo kaŭzas tre grandan riparan malfacilon. Jiang Huaiying diris:

"Troviĝas multaj malfacilaĵoj en vivo kaj medio kaj ankaŭ en tekniko. Ĉina konstruo estas ĉefe ligna kaj la ilia el gigantaj ŝtonoj, tial iliaj konstruaj formo kaj strukturo estas malsamaj ol la ĉinaj. Antaŭe mi ne kontaktis tian konstruan formon kiel tian en la historia loko Angkor, tial en antaŭaj kelkaj jaroj ni ja havis grandan premon en la laboro. Tamen post nia kelkjara klopodado, ni prenis en manon regulon de tiaj konstruoj, poste laŭ ĉina tradicia koncepto ni prenas rimedon, kiu estas agnoskata, kaj efiko de la riparo estas kontentiga por ili. Ni komplete faras riparon kaj plibonigon de pereonta konstruaro kaj donas ĝin al Kamboĝo."

Jiang Huaiying diris, ke la ĉina laborgrupo utiligas "rimedon de rekonstruo de origina aĵo", persistas en kiel eble plej multa uzo de origina bloko, reaperigas preskaŭ 5 000 blokojn, kiuj disiĝis ĉirkaŭ disfalintaj konstruoj, kaj akiras bonan efikon.

Laboro de ĉinaj fakuloj pri relikva protekto gajnis altan takson de UNESKO kaj la registaro de kamboĝa reĝlando ankaŭ donis al estro Jiang Huaiying kaj vic-estro Liu Jiang ŝtatan superan medalon. Tio estas la unua fojo, ke la registaro de kamboĝa reĝlando donas tian medalon al alilanda fakulo. Vicestro de ĉina Ŝtata Relikva Buroo Dong Baohua opinias, ke tio estas laŭdo al subtena laboro de la ĉina registaro. Li diris:

"La inĝenieriaĵo estas la unua inĝenieriaĵo prenita de la ĉina registaro al la internacia socio kun formo de alilando-subteno laŭ postulo de UNESKO kaj pasigis 10 jarojn. Antaŭ nelonge, ĉina Ŝtata Relikva Buroo formis grupon de fakuloj konsistantaj el kvin homoj por fari ĉiuflankan kvalitan ekzamenon al la protekta inĝenieriaĵo de la templo Chau Say Tevoda. Ne nur laŭ ekzamena rezulto de ĉinaj fakuloj, sed ankaŭ laŭ kontrolo de koncernaj fakuloj organizitaj de UNESKO, kvalito de la inĝenieriaĵo estas kontentiga kaj gajnas unuecan laŭdon de fakuloj ĉinaj kaj alilandaj."

La ĉina oficisto diris, ke en la lastaj jaroj, internacia interflua aktivado de la ĉina relikva rondo estis tagoposttage aktiva. Kunlaboro inter Ĉinio kaj UNESKO kaj aliaj landoj pri protekto de kulturaj heredaĵoj gajnas pozitivan frukton.

Post fino de la inĝenieriaĵo pri la templo Chau Say Tevoda, templo Ta Keo estas elektita kiel la dua inĝenieriaĵo de ĉina subtena programo al Kamboĝo. La templo Ta Keo estas unu el grandiozaj konstruoj de la historia loko Angkor kaj ĝia ripara areo estas pli granda ol tiu de la templo Chau Say Tevoda. Ĉinaj fakuloj pri relikva protekto frontos al pli granda defio.