• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-09 09:37:20    
Kultura kaj moda pekina merkato de Xiushui-strato (foto)

cri

Novaj butikoj, en kiuj vendiĝas varoj kun ĉinaj tradiciaj markoj, altiras al si multajn alilandajn gastojn, kiaj butiko de tolo, ŝuo kaj ĉapelo. Meze de ili, ni speciale konigas al niaj aŭskultantoj filion de butiko Ruifuxiang. La butiko Ruifuxiang havas cent-jaran historion kaj ĉefe faras komercon de silkaĵoj kaj puraj lanaĵoj. En la merkato, la butiko areas je cent sekdek kvadrataj metroj kun pli ol cent specoj de vestaj materialoj. Ĝenerala direktoro Zhou Guoping diris al la raportisto, ke vesta materialo estas bonkvalita kaj estas kondukata rekte el ĉinaj famaj silkaj produktaj lokoj, kiaj la urboj Suzhou kaj Hangzhou. Sinjoro Zhou diris:

"Niaj varoj estas speciale liverataj de ĉefbutiko el Suzhou kaj Hangzhou. Laŭ nia postulo, kvalito devas esti kriteriigita. Ni havas ekzamenan raporton por respondeci al konsumantoj."

Multaj alilandaj gastoj restas en Pekino je mallonga tempo, tial por kontentigi bezonon de klientoj, la butiko Ruifuxiang funkciigas servon de rapida konfekcio.

"Ni faras propagandon pri rapida konfekcio de la butiko dum 24 horoj, ni garantias doni taŭgan veston al klientoj. Tempo estas streĉa kaj en nia kompanio troviĝas kelkaj aŭtoj speciale por sendi vestojn. Tial la merkato estas tre bonvenigata de alilandanoj."

Por kuraĝigi sanan funkcion de komercistoj, la merkato asignis 30 milionojn da juanoj por konstrui specialan fonduson rilate al protekto de intelekta proprieto. La fonduso celas kuraĝigi komercistojn al vendado de varoj kun markoj naciaj kaj donitaj. Ĝenerala direktoro de limigita kompanio de la merkato sinjoro Wang Zili diris al la raportisto:

"Ni elmetas disvolvan strategion pri konstruo de kultura Xiushui, moda Xiushui, marka Xiushui kaj noviga Xiushui kaj kerno estas antaŭenpuŝi funkcion de donita marko. Ni ankaŭ prenas rimedon por redukti, nuligi kaj redoni renton al komercistoj."

Ĝis nun plejparto de komercistoj jam parte kaj komplete faras donitan funkcion. Povas esti dirite, ke la merkato estas miniaturo de ĉina plifortigo de protekto de intelekta proprieto kaj tio kaŭzas atenton de sinjoro Paul Ranjard, prezidanto de Labora Grupo de Komerca Ĉambro de EU. Li aljuĝas 40 komercistojn al honora titolo de "progresinta komerco pri protekto de intelekta proprieto". Li plene jesis ŝanĝon de la merkato. Li diris:

"Ni tre ĝojas, ke ni atestas klopodon por solvi problemojn, inkluzive de konfirmo de disvolva strategio por protekto de intelekta proprieto en la merkato, fondo de ĉiflanka speciala fonduso kaj premio al progresintaj komercistoj en protekto de intelekta proprieto. Ni esperas, ke la merkato finfine estos ekzemplo de ĉina kontinua klopodo por bati agon vendi varojn kun falsa fama marko kaj tenos sian superecon kun pekinaj aliaj rivaloj."