• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-09 14:27:04    
Stabiliĝas kotedivoira situacio

cri

La 8-an de aprilo, laŭ novaĵo de la agada misio de UN en Kotedivoiro, kotedivoiraj amaskomunikiloj raportis, ke en la 16-a de tiu ĉi monato pacprotektaj trupoj de UN kaj la franca agada trupo Unikorno komencos retiri sin el Kotedivoiro. Antaŭ tiu ĉi tago finiĝis organizado de la nova kotedivoira transira registaro, gvidata de la nova ĉefministro Guillaume Soro. Oni opinias, ke tiuj ĉi progresoj asignas, ke la kotedivoira registaro kaj opoziciula armita forto efektive plenumas la pactraktaton, atingitan de la du flankoj en marto, kaj la situacio stabiliĝas iom post iom.

En la fino de la 80-aj jaroj la kotedivoira ekonomio dekadencis pro malaltiĝo de la prezoj de kafo kaj kakao en la internacia merkato, kaj la rilatoj inter granda nombro da enmigrintoj kaj indiĝenoj estis streĉitaj pro konkurakiro de resursoj. Ekonomia dekadenco kaj socia konflikto kaŭzis politikan tumulton. Septembre de 2002 okazis ŝtatrenverso en tiu ĉi lando, ĝi ne sukcesis, tamen kaŭzis civilan militon. Opoziciula armita forto prenis la nordan regionon de tiu ĉi lando, kaj komencis rezisti kontraŭ la registara armeo en la suda regiono. Pro mediacio de la internacia socio, januare de 2003 en Francio kotedivoiraj ĉefaj partioj kaj la opoziciula armita forto subskribis la Marcoussis-an Interkonsenton, kaj startigis la pacan procezon. Sed poste aperadis disputo inter diversaj flankoj dum plenumado de la interkonsento, tio malhelpis la pacan procezon, kaj kelkfoje prokrastis la planon pri senarmigo kaj prezidenteca elektado. Laŭ rezolucio, freŝe adoptita de la Sekureca Konsilio de UN, transira periodo de la kotedivoira registaro finiĝos plej malfrue en la fino de ĉi-jara oktobro, kaj antaŭ tio la transira registaro devos okazigi elektadon por organizi novan registaron.

Pro klopodo de la Ekonomia Kumunumo de Okcident-Afrikaj Landoj, februare komenciĝis la 1-monata dialogo inter la kotedivoira prezidento Laurent Gbabo kaj politika gvidanto de la opoziciula armita forto, Guillaume Soro. La 4-an de marto en Vagaduguo, la ĉefurbo de Burkino, sub prezidado de la burkina prezidento Blaise Compaore, Laurent Gbabo kaj Guillaume Soro subskribis pactraktaton. La du flankoj konsentis organizi novan registaron en la proksima estonteco, laŭpaŝe forigi militajn bufrozonojn, gardatajn de alilandaj trupoj, restartigi la procezon pri kontrolo de legitimiloj de loĝantoj kaj senarmigo, organizi unuecan armeon anstataŭ milicojn, kaj sin prepari por ĝenerala elektado.

Estas ĝojinde, ke la registaro kaj la opoziciantaro klopodas plenumi la pactraktaton. La 29-an de marto, kotedivoira prezidento nomumis ĉefministron al Guillaume Soro, politika gvidanto de la opoziciula armita forto, kaj li oficiale enoficiĝis la 4-an de aprilo. En la 7-a de aprilo naskiĝis la nova kotedivoira transira registaro, kaj la prezidento nomumis 32 ministrojn. Krome ankaŭ la laboro pri forigo de militaj bufrozonoj progresis. Laŭ la agada misio de UN en Kotedivoiro, en la 16-a de tiu ĉi monato 7 800 pacprotektaj soldatoj de UN kaj 3 500 armeanoj de la franca agada trupo Unikorno komencos retiri sin el Kotedivoiro, kaj la militaj bufrozonoj, troviĝantaj inter la suda kaj norda regionoj kaj gardataj de tiuj ĉi armeanoj, estos forigataj. De tiuj ĉi progresoj oni vidis la pacan aŭroron.