• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-11 16:21:57    
Aprecado de ĉina antikva muziko en Henan-a Muzeo

cri
En Zhengzhou, la ĉefurbo de la provinco Henan, centra Ĉinio, ekzistas eksterordinara muzeo, kie vizitantoj havas agrablan ŝancon por apreci eksterordinaran muzikan prezentadon el instrumentoj de antikvuloj. La muzeo ja estas Henan-a Muzeo. Nun ni vojaĝu tien por apreci la muzikon.

Karaj amikoj, nun aŭdiĝas gasto-bonveniga melodio populara antaŭ pli ol 3 mil jaroj. Kiam vizitantoj eniris en la Henan-an Muzeon, la Huaxia Orkestro de Antikva Muziko ekprezentis tiun antikvan melodion por esprimi bonvenigon. La Henan-a Muzeo estas grandtipa sinteza muzeo pri historiaj artaĵoj. Ĝi areas je pli ol cent mil kvadrataj metroj. En la jaro 1998 la muzeo oficiale malfermiĝis al la publiko kaj ĉiujare akceptas proksimume 300 mil vizitantojn. La nombro de antikvaj kulturaj relikvoj rezervataj en tiu ĉi muzeo atingis 130 mil, kaj okupas okonon de la totala nombro de rezervaĵoj en la ĉinaj muzeoj. Aparte menciindas, ke antikvaj muzikaj instrumentoj el eksterordinaraj formoj kaj materialoj havas la harmonian ritmon, kaj reprezentas altan nivelon de la ĉina antikva muziko. Ekzemple, osta fluto farita el birda osto estas la plej antikva tuba muzikilo eltrovita en Ĉinio. S-ino Wang Xue, direktanto de la Huaxia Orkestro de Antikva Muziko, diris:

"La osta fluto farita antaŭ 8 000 jaroj jam povas eligi 7-tonajn gamojn."

La kariljona sonorilaro estas la plej grandtipa muzikilaro de la menciita orkestro, kaj ĝi estis kopiaĵo de la antikva kariljona sonorilaro elterigita en la provinco Henan. La antikva kariljona sonorilaro konsistanta el 26 partoj havas la historion de pli ol 2 500 jaroj. Ĝi siatempe estis speciala muzikilaro de la kortego en la antikva Ĉinio, larĝa je la registro kaj farita laŭ majstreca teknologio. Jen estas ĝia sono:

El la muzikaj instrumentoj de la Huaxia Orkestro de Antikva Muziko, la plej maljuna aĝas 8 mil jarojn, kaj la plej juna 2 300 jarojn. La melodio ludita per ili estas orel-plaĉa, sed estas nefacile ludi ilin. S-ino Chang Yi el la nomita orkestro estis ludistino de muzikilo nomata Qing. Ŝi diris al ni, ke dum ludado de antikvaj muzikiloj, plej grave estas mastri la manipulan arton. Ŝi diris:

"La ŝlosilo por ludado de muzikilo Qing estas lerte teni la frapan fortecon. Se la forteco iom pli grandas, do la sono el Qing estas obtuza, tamen se la forteco ne sufiĉas, do la sono estas malhela. Kaj substrekinde estas, ke ludisto bone konu la fiksan punkton sur Qing, por ke la frapilo trafe batu tiun punkton, alie la muzikilo ne eligos sonon."