• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-11 17:24:09    
Alia grava klopodo por antaǔenpuŝi dohaan intertraktadon

cri

La 12-an de aprilo en la hinda ĉefurbo Nov-Delhio, komercaj delegitoj de Hindio, Brazilo, Usono kaj Eǔropa Unio okazigos intervidiĝon pri la dohaa intertraktado de la Monda Komerca Organizo. Analizistoj opinias, ke tio estos la unua oficiala interkonsiliĝo de la 4-flankaj komercaj delegitoj post julio de la pasinta jaro, kaj ankaǔ alia grava klopodo por antaǔenpuŝi la dohaan intertraktadon.

La dohaa intertraktado komenciĝis en novembro de 2001, kiam okazis la ministro-nivela konferenco de la Monda Komerca Organizo en la kataria ĉefurbo Dohao. Ĝi celas akceli membrojn de la Monda Komerca Organizo nuligi komercan barieron kaj antaǔenpuŝi la ekonomian disvolviĝadon de diversaj landoj, precipe de relative malriĉaj landoj, per pli justa komerca medio. La intertraktado koncernas agrikulturan subvencion, agrikulturaĵojn, pluapaŝan malfermon de komerca merkato, mekanismon pri solvo de konfliktoj, interkonsenton pri intelekta proprieto rilate komercadon, kaj tiel plu. Sed la fokuso de la intertraktado estas agrikultura subvencio kaj merkata enirpermeso de agrikulturaĵoj. En julio de la pasinta jaro, pro tio, ke la ĉefaj membroj de la Monda Komerca Organizo ne atingis interkonsenton pri la fokusaj problemoj, la Monda Komerca Organizo do devigite proklamis ĉesigi la dohaan intertraktadon. En februaro de la kuranta jaro, sub la komunaj apelacio kaj klopodado, oni restarigis la dohaan intertraktadon.

En la 10-a de aprilo, hinda Ministerio de Komerco publikigis deklaron, ke la ĉeestontaj delegitoj retrospektos la fruktojn gajnitajn post la restarigo de la dohaa intertraktado kaj diskutos pri la kampoj de komuna kono kaj konstruivaj paŝoj utilaj al la intertraktado por antaǔenpuŝi la dohaan intertraktadon kiel eble plej frue akiri trarompon.

La publiko rimarkis, ke en la usona delegacio troviĝas ne nur la komerca delegito Susan Schwab, sed ankaǔ du vicdelegitoj, la unua delegito pri agrikultura intertraktado kaj asistanta komerca delegito respondeca pri sudaziaj kaj sudokcidentaziaj aferoj. Tio manifestas la grandan atenton de Usono al ĉi-foja konferenco. Antaǔ tio, en iu deklaro ankaǔ la komerca delegito de Eǔropa Unio Peter Mandelson esprimis sian urĝan esperon, ke oni akiru progreson en la interparolo.

La hinda flanko tamen esprimas sian relative diskretan sintenon al la interparolo. Hinda komerca sekretario, ĉefa intertraktada delegito Gopal Pillai esprimis al amaskomunikiloj: "Eĉ se ĉi-foja interparolo ne akiros trarompon atenditan, ĝi estos nova komenciĝo."

En la intervidiĝo de la 4-flankaj komercaj delegitoj de Hindio, Brazilo, Usono kaj Eǔropa Unio, la agrikultura subvencio kaj merkata enirpermeso de agrikulturaĵoj, kiuj ĝenas la dohaan intertraktadon, ankoraǔ estos atentataj problemoj.