• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-11 19:15:09    
Ĉinaj entreprenoj laŭgrade formas komunan konon de plenumo de socia devo

cri

En la pasinteco, multaj ĉinaj entreprenoj troe emfazis profitigan celon, tamen ne multe atentis socian devon. Specialisto pri entreprena socia devo sinjoro Wang Zihui opiniis, ke de longa tempo multaj ĉinaj entreprenoj havas eraran komprenon pri socia devo.

"Entreprenoj opiniis, ke plej kerna kaj plej grava entreprena socia devo ĝuste estas akiri profiton, kaj oni ne devas doni pli multan primoralan postulon al entreprenoj."

Laŭ enketo, en iuj ĉinaj entreprenoj ekzistas la problemo atenci laŭleĝajn rajtojn de laborantoj, ankaŭ iuj entreprenoj malŝparas riĉfontojn, polucias medion, eĉ faras kaj vendas falsajn produktojn kaj atencas intelektan proprieton. Ĉi tiuj aferoj ne nur kaŭzis grandan damaĝon al popolanoj kaj konsumantoj, kiuj intime rilatas al entreprenaj interesoj, sed ankaŭ kaŭzis gravan ekonomian perdon al entreprenoj kaj damaĝis entreprenan figuron.

La kialoj, ke iuj entreprenoj ignoris plenumon de socia devo, estas multaj, sed la plej grava estas, ke gvidantoj de entreprenoj ne konas tion, ke akirante interesojn, entreprenoj portas socian devon. Ili ofte opiniis, ke atento al socia devo reduktos entreprenan konkurencan forton.

Pri ĉi tiu opinio, specialisto montris, ke en mallonga tempo, plenumo de socia devo eble kaŭzos pliiĝon de entreprena kosto, sed entreprenoj povos akiri riĉfontojn kun pli malmulta kosto kaj pli granda valoro, kaj kombinos ĉi tiujn riĉfontojn kaj proprajn riĉfontojn, tial formos pli grandan konkurencan forton. Ekonomika profesoro de Ĉina Popola Universitato Li Yiping diris:

"Kiu la unua plenumas entreprenan socian devon, tiu certe povos formi sian propran fortan figuran markon, kaj certe povos akiri supersuman socian repagon."

Specialisto montris, ke pli kaj pli da ĉinaj elstaraj entreprenoj aktive partoprenas en praktika aktivado de socia devo, konkurenco de ĉinaj entreprenoj eniros en epokon de ĉiuflanka deva konkurenco, inkluzive de kvalito, medio kaj socia devo.


1 2