• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-12 19:02:59    
Rakonto de Guo Pingbo, ĝenerala direktoro de xi'an-a limigita korporacio pri petrolaj informoj Xinshengdai

cri

"Por mi, ĉi tiaj aferoj estas defioplenaj. Ĉar antaŭe mi ne faris ĉi tiajn aferojn kaj ili estas nekonataj. En la procezo, mi ĝuas plezuron el la kreo de entreprenoj, kaj ni ankaŭ kreis novan modelon de la fako de softvaro. Laŭ mi, ĉi tiuj aferoj estas interesaj kaj signifaj."

Laŭ kolegoj, sinjoro Guo Pingbo estas respektinda kaj ĉarma homo. Sinjoro Yang Xinquan konis Guo Pingbo jam 10 jarojn, li sciigis al raportistino:  

"Laŭ mi, li plej diligente laboras en nia korporacio. Ĉiutage, li estas la unua homo veni en la korporacion kaj la lasta homo forlasi la korporacion. Kvankam li jam aĝas 47 jarojn, tamen en la flanko de softvaro, li ankoraŭ tenas viglan penson, ni tre envias lin. Antaŭe, li estis lerta en la softvaro, sed konis nenion pri la petrola fako, tamen mi trovis, ke li lernas aferojn pli rapide ol ordinaraj homoj. Li estas saĝa homo."

Sinjorino Yuan Guangni respondecas pri kvalita administrado. De la fondo ĝis nun, ŝi ĉiam laboras en la korporacio Xinshengdai, ŝi sciigis al la raportistino, ke ĝuste estas sinjoro Guo Pingbo fortigi la laboron de kvalita administrado.

"Guo havas seriozecon kaj senprokrastecon en la laboro. En la fondo de la korporacio, ni ne atentis la kvalitan administradon, ĝis antaŭ preskaŭ 3 jaroj, Guo aliĝis al nia korporacio kaj emfazis la kvalitan administron."

Karaj aŭskultantoj, kvankam la grupo de Xinshengdai ne havas multajn homojn, tamen ĉiuj diligente klopodas por unu celo, ĝi estas ke post kelkaj jaroj la korporacio Xinshengdai disvolviĝu kiel malgrandskala petrola korporacio kun internacia konkurenca forto, kaj Guo Pingbo plenas de viveco por fari sian amatan aferon.


1 2 3