• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-13 14:40:42    
Xinjiang en okuloj de fotistoj (foto) 

cri

De la lasta tempo en pekina ĉina jarcenta altaro eksponiĝas fotoj pri Xinjiang en kvar sezonoj, tio vekas profundan intereson de pekinanoj kaj turistoj ĉinaj kaj alilandoj pri Xinjiang. 500 eksponataj fotoj estas notitaj de pli ol cent fotistoj el pli ol 20 landoj kaj regionoj. Ilia itinero estas preskaŭ 20 miloj da kilometroj kaj per objektivo ili notas realan Xinjiang.

En la jaro 2006, fotistoj el Ĉinio kaj aliaj landoj komencis sian vojaĝon al Xinjiang, inter ili multaj unuafoje venis al la loko. En malsama sezono, fotistoj faris kodakadon pri naturaj vidindaĵoj, naciminoritata moro kaj homscienca pejzaĝo de Xinjiang. Beleco kaptita de fotistoj kortuŝas aprecantojn. Ujgura fraŭlino Rizwangul diris:

"Dank' al la ekspozicio, ni pluapaŝe komprenas, ke Xinjiang estas tiel bela! Al multaj lokoj eĉ ni ne iris. Laŭ tiuj fotoj, Xinjiang ja estas tre bela, tial mi estas fiera, ke mi estas Xinjiang-ano. Fotistoj ĉinaj kaj alilandaj faris kodakadon pri Xinjiang kaj okazigas ekspozicion, mi pensis, ke tio havas bonan antaŭenpuŝon por kultura interfluo."

Ankaŭ alia ujgura fraŭlino Kelbinor esprimis sian laŭdon, dirante:

"Xinjiang estas bela loko kaj eĉ alilandaj fotistoj bone fotas, fotoj estas klasikaj. Ili persone venis al Xinjiang kaj en tiu periodo, ili povis kompreni tradician kulturon de diversaj naciminoritatoj en Xinjiang."

Xinjiang Ujgura Aŭtonoma Regiono okupanta unu sesonon de la ĉina tuta areo estas koloro-riĉa loko, al kiu sopiras vizitantoj ĉinaj kaj alilandaj. En Xinjiang loĝas multaj naciminoritatoj, iliaj kutimo kaj moro harmonie kunfandiĝas. Vizitante Xinjiang, turistoj estas tuj tirataj de Xinjiang-a aparta kaj dens-nacieca stilo. De urbaj konstruaĵoj, korta aranĝo, mebloj, kaj ujoj ĝis manĝaĵo, vesto, etiketo kaj edziĝa ceremonio, vi ĉiam povas senti la naciecan trajton.

Antaŭ veno al Xinjiang, la kanto jam estas konata por ĉina fotisto sinjoro Xu Baokuan, tamen loka loĝantara vivo estas nebula por li. Xu Baokuan preferas kodaki fotojn pri la popola vivo. En ekspozicio, iu foto, en kiu taĝikoj dancas en korto kun helruĝa kostumo, belaj akcesoraĵoj kaj dolĉa rideto de fraŭlinoj, altiras al si atenton de multaj spektantoj. Xu Baokuan diris al raportisto, ke vojaĝo al Xinjiang malfermas sian horizonton kaj ankaŭ per la vojaĝo li havas pli enhavoriĉan temon pri fotado. Li diris:

"Ni faras kodakadon en iu kampara familio kaj ĝi estas gastama. Tia moro, kostumo, loĝkondiĉo kaj ĝenerala medio estas freŝaj por ni. Ĉar tio estas la unua fojo por mi veni al Xinjiang, tial estas tre emocie."