• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-15 18:48:37    
Ĉina lingvo estas familiara al mondo

cri

Nun Ĉinio estas plej granda komerca partnero de Korea Respubliko. En la pasintaj 5 jaroj, multiĝis je 60% la nombro de la homoj, kiuj lernis la ĉinan lingvon en Korea Respubliko. Nun cent miloj da lernantoj en mezlernejoj kaj studentoj en universitatoj lernas la ĉinan lingvon. La vortoj "lerte paroli la ĉinan lingvon" sur la kariertabelo ofte decidas la sukceson aŭ malsukceson, kiam oni serĉas laboron. Fakte ne nur en Korea Respubliko, estas same en aliaj landoj en Azio, Eŭropo kaj Ameriko. Pli kaj pli multe da homoj opinias, ke posedo de la ĉina lingvo estas grava lertkapablo por kunligi ilian estontecon kaj la disvolviĝon de ĉina ekonomio.

Antaŭenpuŝitaj de la entuziasmo pri lernado de la ĉina lingvo, la registaroj de amaso da landoj altatentas la edukadon de la ĉina lingvo. La oficisto de Vjetnama Eduka kaj Trejna Ministerio sinjoro Vu Minh Tuan diris,

"Nun la studentoj en Vjetnamo tre ŝatas lerni la ĉinan lingvon. Krom en universitato, troviĝas multe da edukejoj de la ĉina lingvo. Amaso da studentoj lernas la ĉina lingvon tie libertempe."

Laŭkonite en Germanio, la ĉina lingvo jam fariĝis lernobjekto en ekzameno en iuj regionoj. En Britio, la eduka departemento faris edukan programon de la ĉina lingvo. En Indonezio, la eduka departemento planas starigi lecionon de la ĉina lingvo en pli ol 8 000 lernejoj.

Por ekzameni la nivelon de fremdlandanoj pri la ĉina lingvo, ekde 1991, Ĉinio starigis nivelan ekzamenon de la ĉina lingvo por tiuj, kies patrina lingvo ne estas la ĉina. Nun pli ol 150 ekzamenejoj de la ĉina lingvo disŝutiĝas en 34 landoj. Tio oportunas por la lernantoj fakaj je la ĉina lingvo partopreni en la ekzameno.

Chris Mutz veninta el Usono jam partoprenis en la ekzameno.

"Estas kelkaj kialoj, ke mi partoprenis en la ekzemeno. Unue, mi volas scii mian ĉinlingvan nivelon por forigi la mankon. Due, tiu ekzemeno estas ŝtata normala ekzameno de Ĉinio. Se mi volas lerni en Ĉinio kiel studento de postdiplomiĝa studo, mi devas atingi la 6-an gradon en la ĉinlingva nivela ekzameno."

Lastajare, pro populariĝo de la ĉina lingvo en la mondo, serioziĝas la problemo de manko de ĉinlingvaj instruistoj. Laŭ tiu situacio, la ĉina registaro kunlaboros kun fremdlandoj por starigi Konfuziajn Institutojn eksterlande. Tio estas kultura agentejo liveranta ĉinlingvajn edukadon kaj diskonigon. En 2004, Ĉinio starigis la mondunuan Konfuzian Instituton en Korea Respubliko.

Ĝis nun, troviĝas 80 Konfuziaj Institutoj kaj Konfuziaj Lecionoj en 36 landoj kaj regionoj. Tiuj institutoj jam fariĝis gravaj lokoj por fremdlandanoj lerni la ĉinan lingvon kaj koni Ĉinion.

Sed kompare kun rapidega kresko de nombro de lernantoj de la ĉina lingvo, postiĝas la lernolibro de la ĉina lingvo.

Laŭkonite, ĉinaj koncernaj departementoj organizos multe da publikaj agentejoj kaj universitatoj renovigi la lernolibron de la ĉina lingvo.

Cetere Ĉinio daŭre sendos volontulojn al ĉiuj landoj por instrui la ĉinan lingvon aŭ helpi disvolvi la edukan laboron de la ĉina lingvo. Samtempe la koncernaj departementoj de la ĉina registaro laŭeble pli rapide renovigos la kondiĉon kaj instalaĵon pri ĉinlingva edukado por liveri pli bonan servon al fremdlandaj lernantoj de la ĉina lingvo.