• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-15 18:51:56    
Komuna strebo de tri generacioj en unu familio

cri

Fariĝi honora kompartiano estas tutviva strebo por amaso da ĉinoj. Pro la komuna strebo estas tre ordinara la familio, kiu havas trigeneraciajn kompartianojn. En hodiaŭa programero, mi gvidos vin al iu ordinara familio en Yunnan-provinco de Ĉinio kaj aŭskultu rakontojn de trigeneraciaj kompartianoj.

Ĉiumatene Lu Gang, pli ol 30-jara, frue venas al sia laborejo---iu banko en la urbo Kunming. En la okuloj de la kolegoj, la juna Lu Gang estas tre sobra kaj diligenta. Fininte ĉiutagan laboron li ofte purige balaas la oficejon antaŭ foriro. Liu Gang kun ordinara aspekto jam fariĝis antaŭ kompartiano 12 jaroj.

Lu Gang diris, ke kiam li lernis en mezlernejo, li volis aliĝi al la kompartio. Kompartio havas altan pozicion en lia koro.

"Mi opinias, ke la kompartiano estas tre nobla. Estas tre malfacile aliĝi al kompartio. Oni devas sin altigi senĉese por fariĝi komparniano."

Post diplomiĝo de mezlernejo, Lu Gang aliĝis al armeo. Tiam la volo pri aliĝo al la kompartio urĝis lin progresiĝi. En armea vivo, Lu Gang ne nur diligente sin ekzercis, sed ankaŭ ofte respondecis pri malfacila tasko. Fine per sia penado Liu Gang fariĝis komparniano.

Lu Gang diris al ĵurnalisto, ke krom altiro de la progresema organizo, ankaŭ la influo de lia familio estas tre grava elemento por urĝi lin aliĝi al la kompartio, ĉar liaj patro kaj avo estas komparnianoj.

Lu Yinsheng, la avo de Lu Gang, partoprenis en kontraŭjapana registomilito kaj atestis la venkon kaj fondiĝon de Ĉinio. Maljunulo Lu Yinsheng aliĝis al la kompartio, kiam japana armeo agresis Ĉinion. Li propraokule vidis, ke japanaj agresantoj mortigas multe da ĉinoj kaj damaĝas nian landon. Tial kiam ĉina kompartio gvidis popolanojn rezisti kontraŭ la japana milito, maljunulo Lu Yinsheng aliĝis al la kompartio kaj ekatakis fremdlandajn agresantojn.

"Tiam mi aliĝis al la kompartio por ataki japanajn agresantojn. Tiam mi estis tre juna kaj povis fari ĉion por nia kompartio. Pro la postulo de revolucio, mia aliĝo al la kompartio estis sekreta en la komenco."

Sinjoro Lu aliĝis al la kompartio en milita periodo. Sed la filo de Lu Yinsheng aliĝis al la kompartio, kiam nova Ĉinio grandmezure faris konstruadon. Lu Jianguo kreskinta en armeo diris, ke la amo de lia patro al la kompartio ĉiam influas lin.

"Mia patro ofte diris al mi, 'Nia familio estis malriĉa antaŭe. Mi aliĝis al la revolucio. Pro la kompartio ni havas feliĉan vivon. Vi devas aliĝi al la kompartio por bone servi al la popolo kaj nia kompartio.'"

Lu Jianguo aliĝis al la kompartio, kiam li servis en armeo. Dum armea vivo en paca periodo, krom militekzercado, la soldatoj devas planti legomojn kaj fari balaadon. Lu Jianguo ĉiam faris la plej penigan kaj malpuran laborojn.

Post reformado kaj malfermo, Lu Jianguo forlasis la armeon kaj fariĝis laboranto pri publikaj aferoj. En la komenco, por pli rapide kunordiĝi kun la nova labora medio, Liu Jianguo ĉiam atentis sian agadon.

"Mi ĉiam memoras, ke mi estas kompartiano. Mi ne povus fari eraron en la laboro, alie mi estus ŝulda al la kompartio."

Nun Lu Jianguo jam emeritiĝis kiel sia patro. Lu Gang vizitis ilin ĉiusemajfine. Lu Gang diris, ke kvankam maljuniĝis liaj patro kaj avo, tamen iliaj agoj kiel kampartianoj profunde impresas lin. Kiam Lu Gang estis infano, lia avo jam estis fama oficiro. Sed li surpriziĝis pro tio, ke lia avo ne prenis specialan aŭton por iri al oficejo, sed piedire. 2 jarojn antaŭ emeritiĝo, lia patro iniciate laboris en malriĉa regiono 2 jarojn.

Tiam junega Lu Gang ne komprenis la agadon de siaj patro kaj avo. Sed kreskante pli kaj pli li komprenis, ke ili agis kiel veraj kompartianoj. Ekde tiam Lu Gang lernis de siaj patro kaj avo kaj komprenis la intencon de ili post aliĝo al la kompartio.

"En laborado, mi ĉiam memoras, ke mi estas kompartiano. Mi esperas labori pli bone ol aliaj homoj."

Lu Gang diris, ke la strebado de lia familio pri komunismo ne ŝanĝiĝos sekve de la ŝanĝo de tempo, loko kaj laboro. Li daŭre diligente laboros.

En la koro de Lu Jianguo, estas unu espero. Li havas du filojn. Li esperas, ke lia dua filo pli frue aliĝu al la kompartio.