• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-15 22:35:21    
La Monda Hortikultura Ĝardeno de Kunming

cri
Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, situas meze sur la Yunnan-Guizhou-a Altebenaĵo. Ĝi estas ĉirkaŭita de montoj triflanke kaj najbaras al Dianchi-lago en la sudo. Pro varma kaj humida aerfluo de la Hindia Oceano, tie la sunradiado estas longa kaj prujna periodo mallonga. La averaĝa jara temperaturo estas 15 gradoj. En Kunming ne estas arda somero nek frosta vintro kaj verdaĵoj kaj belaj floroj prosperas tutan jaron. Pro ĉio ĉi tio ĝi ĝuas la renomon de Printempa Urbo kaj Flora Urbo.

Ĝi estas fama urbo en la sudokcidenta parto de Ĉinio. La longa historio donis al ĝi multe da antikvaj objektoj kaj vidindaĵoj. Ĝiaj altebenaĵaj pejzaĝoj, karstaj fizionomioj, naciaj moroj kaj belaj ĝardenistikaj artaĵoj kune faris ĝin pitoreska turisma loko.

La Monda Hortikultura Ĝardeno de Kunming situas apud la pitoreskejo nordoriente de Kunming, 6 kilometrojn distance de la urboparto. Ĝia registriĝo estis aprobita de la Internacia Ekspozicia Buroo kaj la Internacia Asocio de Hortikulturaj Produktantoj. La Monda Hortikultura Foiro '99 de Kunming estis okazigita de la 1-a de majo ĝis la 31-a de oktobro de 1999. La ĝardeno konstruita por la foiro okupas 218 hektarojn kaj konsistas el 5 eksponaj haloj, 6 fakaj ĝardenoj, 34 enlandaj subĉielaj eksponaj ĝardenoj, 34 subĉielaj eksponaj ĝardenoj de aliaj landoj kaj internaciaj organizoj kaj 9 subĉielaj eksponaj areoj de entreprenoj.

La ĝardeno inkluzivas Grandan Oranĝerion, Scienca-teknologian Domon, Domon de Homoj kaj Naturo, Internacian Domon kaj Ĉinan Domon. La 6 fakaj ĝardenoj estas tiuj por arboj, medicinaj herboj, tearboj, miniaturaj aranĝoj en vazoj, legomoj kaj fruktoj kaj bambuoj. En la ĉinaj eksponaj ĝardenoj montriĝas eminentaj ĝardenistikaj konstruaĵoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. La ĝardenistikaj aranĝoj de diverstipaj ĝardenoj firme kunligiĝas kun la temo "Homoj kaj Naturo".

En la ĝardeno kreskas 3 milionoj da vegetaloj de 2511 specoj, kovrante 76.7% de la tuta areo de la ĝardeno inkluzive de 120 hektaroj da modera deklivo kovrita de densaj vepraroj. Kaj krome sepono de la areo estas okupita de akvo.

En la areo de fremdlandaj eksponejoj trairas Amikeca Vojo kaj ambauflanke estas la eksponaj areoj respektive de Azio, Europo, Ameriko, Oceanio kaj internaciaj organizoj. La azia ekspona areo okupas 16 mil kvadratajn metrojn, kie eksponas Japanio, Izraelio, Pakistano kaj aliaj dekkelke da landoj, kaj la arkitekturo de la ĝardenoj karakteriziĝas per orient-azia, sud-azia kaj islama stiloj. En la europa areo eksponas Francio, Nederlando, Austrio, Bulgario kaj aliaj dekkelke da landoj. En la amerika areo eksponas Usono, Kanado, Peruo kaj aliaj landoj. En la afrika areo eksponas Egiptio, Sudano k.a. En la oceania areo eksponas Australio.