• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-16 16:14:41    
Pakistana ĉefministro laŭdas kunlaboron inter Ĉinio kaj Pakistano (foto)

cri

La 16-an de aprilo pakistana ĉefministro Shaukat Aziz komencis oficialan viziton al Ĉinio invitite de ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Li ĉeestos al jara kunveno de Boao-a Azia Forumo. En la 16-a de aprilo li akceptis komunan intervjuon de ĉinaj novaĵa-agentejoj en Pakistano.

Shaukat Aziz diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Pakistano en diversaj tavoloj kaj kampoj estas longtempe provita; la pakistanaj popolo kaj registaro multe fieras pro la amikeco kun Ĉinio; Pakistano volas kune kun Ĉinio plifortigi kaj profundigi ampleksajn kunlaboron kaj interfluon. Li diris: "Kiel parto de la interfluo inter la dulandaj altrangaj oficistoj, mia vizito plifortigos la dulandan kunlaboron. En la vizito mi skribos kun Ĉinio serion da gravaj interkonsentoj, kiu koncernas kunlaborojn pri scienctekniko, eduko, banko, infrastrukturo, investado, energifonto, nacidefendo kaj sekureco, tio certe vastigos la dulandan kunlaboron."

Shaukat Aziz malkaŝis, ke dum lia restado en Ĉinio, la du landoj subskribos pli ol 20 interregistarajn interkonsentojn aŭ memorandojn, la nombro atingos rekordon de interkonsentoj, subskribitaj de pakistana gvidanto dum vizito en Ĉinio; krome privataj entreprenoj de la du landoj espereble skribos pli ol 20 interkonsentojn pri kunlaboro. Shaukat Aziz diris, ke pasintajare dum la vizito de Hu Jintao en Pakistano, la du landoj subskribis interkonsenton pri starigo de ekonomia zono speciala por ĉinaj entreprenoj; la pakistana flanko jam sankciis teron de la ekonomia zono, kaj liveros al ĉinaj investantoj tre favorajn kondiĉojn. Li donis altan takson al la Interkonsento pri Libera Komerco, subskribita de la du landoj. Li opiniis, ke la dulanda komerca kunlaboro havas grandan latentforton. Li diris: "Pakistano bezonas energion por ekonomia disvolvo, tial ĉinaj entreprenoj povas sin proponi al pakistanaj prienergiaj programoj. La Interkonsento pri Libera Komerco multe favoras ĉinajn varojn iri en pakistanan merkaton, ni esprimas bonvenon al tio. Pro la interkonsento, importo de maŝinoj estas liberimposta, kaj ni metos servajn entreprenojn en amplekson de tiu ĉi interkonsento. Por ni necesas pli da kontakto en asekuro kaj banko."

Ĉi-foje Shaukat Aziz vizitos ankaŭ Chengdu, ĉefurbon de la ĉina provinco Sichuan por inaŭguri la pakistanan ĉefkonsulejon en tiu ĉi urbo. Poste li gvidos delegacion al la jara kunveno de Boao-a Azia Forumo, okazonta en la provinco Hainan. Parolante pri tiu ĉi forumo, li diris, ke la forumo servas kiel platformo por ke diversaj landoj interŝanĝu opiniojn pri regiona kaj monda ekonomia disvolvo. Li esperis, ke okaze de tiu ĉi evento ĉinaj kaj pakistanaj entreprenistoj vigligi la dulandan komercan kunlaboron. Li diris: "Pakistanaj privataj entreprenoj partoprenos tiun ĉi eventon por kontakti ĉinajn entreprenistojn kaj diskuti kun ili pri kunlaboro. La dulandaj registaroj kaj entreprenoj profitos de tiu ĉi evento."