• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-17 12:37:09    
Huaxia Orkestro de Antikva Muziko en Henan-a Muzeo

cri
El la muzikaj instrumentoj de la Huaxia Orkestro de Antikva Muziko, la plej maljuna aĝas 8 mil jarojn, kaj la plej juna 2 300 jarojn. La melodio ludita per ili estas orel-plaĉa, sed estas nefacile ludi ilin. S-ino Chang Yi el la nomita orkestro estis ludistino de muzikilo nomata Qing. Ŝi diris al ni, ke dum ludado de antikvaj muzikiloj, plej grave estas mastri la manipulan arton. Ŝi diris:

"La ŝlosilo por ludado de muzikilo Qing estas lerte teni la frapan fortecon. Se la forteco iom pli grandas, do la sono el Qing estas obtuza, tamen se la forteco ne sufiĉas, do la sono estas malhela. Kaj substrekinde estas, ke ludisto bone konu la fiksan punkton sur Qing, por ke la frapilo trafe batu tiun punkton, alie la muzikilo ne eligos sonon."

Tiam komenciĝis prezentado de antikva kord-instrumento Guqin. Plukante la instrumenton, ludistoj ekkantis:

Okaze de la prezentado, ludistoj el la Huaxia Orkestro de Antikva Muziko ĉiam sin vestis per kostumoj de antikvuloj. La karakteriza aranĝo de muziko kaj instrumentoj estas bazita sur arkeologiaj materialoj. S-ino Li Hong, esploristo el la Henan-a Muzeo, diris al raportisto, ke la Huaxia Orkestro de Antikva Muziko "revivigis" heredaĵojn de la antikva muzika kulturo, samtempe ĝi servas kiel alispeca ekspona maniero de antikvaj muzikilaj relikvoj. Ŝi diris:

"La junuloj de la orkestro, vestitaj per antikvulaj kostumoj, ludas antikvan muzikon, reaperigante la originalan historian etoson, tio ebligas al nuntempuloj fari mensan dialogon kaj interfluon kun antikva kulturo."

Por reaperigi muzikon popularan antaŭ miloj da jaroj, la Henan-a Muzeo kopiis pli ol 20 specojn de antikvaj instrumentoj, fondis la Huaxia-n Orkestron de Antikva Muziko, kaj nun la orkestro povas ludi proksimume 200 antikvajn komponaĵojn.

La vizitado al enhavo-riĉa ekspozicio de kulturaj relikvoj kaj aŭskultado de super-natura muziko ludita per antikvaj instrumentoj tre plaĉas al en- kaj ekster-landaj turistoj. S-ino Wu Hong el la ĉina provinco Taiwan diris:

"Hodiaŭ mi tre ĝojas pro tio, ke mi vidis tiel multe da eksponaĵoj ĉi tie, kaj aŭdis tiel orelplaĉan melodion el la kariljona sonorilaro kaj aliaj muzikaj instrumentoj."

Ĉiufoje, kiam la prezentado baldaŭ finiĝos, la Huaxia Orkestro de Antikva Muziko invitas turistojn aliĝi al ludado, kaj ĉifoje kelkaj turistoj venintaj el Francio kune ludis sian hejmlandan baladon. La prezentado de antikvaj instrumentoj kaj moderna muziko farita kune de ĉinaj ludistoj kaj fremdlandaj amikoj aŭdiĝas tre harmonie.

Se ni dirus, ke la Henan-a Muzeo eksponas al en- kaj ekster-landaj turistoj la historion de la ĉina nacio, do la antikva melodio ludita de Huaxia Orkestro de Antikva Muziko manifestas ĝian ĉarmon.