• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-17 13:59:44    
Post Ido kaj iĉo furoras naismo(unua)

cri
De pli ol cent jaroj multaj esperantistoj estas obseditaj de la ideo pri lingvaj reformoj - eble ne mirinde, ĉar Esperanto en si mem estas grandioza lingva reformo. De 1891 ĝis 1894 la gazeto "Esperantisto" estis plena de diversaj reformprovoj. En 1894 Zamenhof mem, premate de multflankaj postuloj, publikigis reformproponon, kiu estis malakceptita per voĉdono. Kontraŭ reformoj voĉdonis ankaŭ Louis de Beaufront, kiu poste iĝis la ĉefa gvidanto de la Ido-movado. Post la Ido-krizo la reformemo de la Esperantistoj iom mildiĝis, sed tute ne malaperis. Post la ŝajne mortinta riismo, nun furoras naismo.

Multaj novaj esperantistoj faras siajn unuajn reformproponojn jam antaŭ ol ellerni la tabelvortojn, kaj multaj seniluziiĝintaj maljunaj esperantistoj faras lastan provon atingi la finan venkon dum sia propra vivo, proponante reformojn. Inter la lastemenciita estis ekzemple la elstaraj akademianoj Vilho Setälä kaj Andé Albault, kiuj maljunaĝe subite decidis reformi la ortografion de Esperanto.

En Enciklopedio de Esperanto Kalocsay skribis pri reformoj jene: "Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordiĝo ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al aŭtoritato, eĉ se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco."

Tamen esperantistoj tre ofte estas nekonformismaj - ja jam la decido lerni Esperanton montras ioman mankon de konformismo. Eble tial individuisma sinteno al lingvaj aŭtoritatoj kaj tradicioj daŭre estas relative populara inter esperantistoj, kaj ĉefe en junularaj rondoj. Supozeble influas ankaŭ la ĝenerala emo de gejunuloj lingve distanciĝi de la pli aĝaj generacioj, rimarkebla en ĉiuj lingvokomunumoj.

En junularaj kaj interretaj rondoj naskiĝis kaj dum iom da tempo furoris la riisma reformo, kiu celis enkonduki en Esperanton la sekse neŭtralan pronomon "ri". Eĉ pli radikala estis la iĉismo, kiu aldone volis enkonduki la viran sufikson "-iĉ", por forigi perceptatan seksismon en la strukturoj de la lingvo.

Post kelktempa disvastiĝo en la reto, iĉismo kaj riismo tamen ŝajne preskaŭ malaperis, supozeble pro la troa radikaleco de la proponata reformo, kiu tuŝus la kernan strukturon de la lingvo. Anstataŭ ĝi, kaj ŝajne parte en la samaj rondoj, nun furoras la naisma reformpropono, kiu celas enkonduki en Esperanton la "akuzativan prepozicion" na.

----- La na-ismo jam ŝajnas multe pli sukcesa ol iam ajn estis la riismo. La riismon mi pritaksas preskaŭ mortinta. Sed eble mi ne vizitas sufiĉe da IJK-oj kaj IS-oj, komentas Bertilo Wennergren, akademiano kaj aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Same kiel riismo siatempe, ankaŭ naismo ĉefe furoras en la reto, kaj ankaŭ tie unuavice en forumoj sen klare difinita diskuttemo.

- Mi ne spertis uzadon de "na", krom legante mesaĝojn (aŭ "afiŝojn" laŭ la loka dialekto), rakontas la konata aŭtoro Sten Johansson.

Laŭ Jouko Lindstedt, akademiano kaj profesia lingvisto, estas atendeble, ke homoj interesiĝantaj pri artefaritaj lingvoj interesiĝas pri lingvokonstruado kaj reformoj.

- Tio estis la problemo de pli-malpli ĉiuj aliaj planlingvoj kun adeptoj. La sociologie interesa afero estas, kiel la Esperanto-komunumo tamen sukcesis pli-malpli bridi tion kaj konservi la stabilecon de la lingvo.