• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-17 20:35:52    
Ĉinio pluapaŝe fortigos kaj perfektigos makroskopan reguligadon

cri
La ĉina ekonomio jam tenas relative rapidan kreskadon en sinsekvaj jaroj, ĉi tiu tendenco ankoraŭ daŭros en la kuranta jaro. En la unuaj 2 monatoj de la kuranta jaro, aperis forta kreska tendenco de ĉinaj industria produktado kaj ekstera komerco. Sed en la ĉina ekonomio ankoraŭ ekzistas multaj kontraŭdiroj kaj problemoj. Pro tio, Ĉinio plue fortigos kaj perfektos makroskopan reguligadon. Hodiaŭ ni konigos al vi staton ĉiflanke.

La 18-an de marto en la kuranta jaro, la ĉina centra banko faris 3-a-fojan pliigon de interezo de la lasta jaro, kaj respektive pliigis unujaran interezon de ŝparmono kaj kredito je 0,27%. La centra banko montris, ke ĉi tiu pliigo de interezo utilos al gvido de racia kreskado de mona kredito kaj investo, protektos bazan stabilecon de preza ĝenerala nivelo kaj utilos al stabila funkciado de financa sistemo.

Sinjoro Chen Yulu, estro de financa instituto sub Ĉina Popola Universitato, diris intervjuate, ke la pliigo de interezo de la ĉina centra banko celas kontroli senĉesan ekspansion de kredita kapitalo.

"Per la pliigo de interezo, la centra banko pli multe montris signon de redukto, se la superfluo en la kapitala cirkulado estos ne efike regata, kaj kredito ne estos efike regata, refoje pliigo de interezo estos ebla."

En la jara regula kunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso en la lasta marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris, ke nun en la ĉina ekonomia evoluado, ankoraŭ ekzistas multaj kontraŭdiroj kaj problemoj.

En raporto pri registaraj laboroj, Wen Jiabao diris, ke en la kuranta jaro oni sinteze uzos multajn monajn politikajn rimedojn, racie reguligos ĝeneralan kvanton de mona kredito kaj efike malstreĉos superfluon en la cirkulado de bankaj kapitaloj.

Analizistoj opiniis, ke en la kuranta jaro, la reguliga rolo de merkato al investo de fiksaj kapitaloj laŭgrade pliiĝos, kreska rapideco de investo el fakoj kun produktokapabla superfluo kaj potenciala produktokapabla superfluo iom falos. Ĝenerala sekretario de ĉina makroskopa ekonomika asocio sinjoro Wang Jian diris:

"Kiam ekzistas granda profito, entreprenistoj certe pliigos investon, sed vidinte la profiton, ĉiuj pliigas investon, tial pliiĝos produktoj, kompare kun postulo, aperos superflua livero, nature, la profito estos malpli granda ol antaŭe en la sekva periodo. Efektive, hodiaŭ ni jam vidis, ke malpliiĝas profito de fakoj, kies investa kreska proporcio estis alta en la antaŭa periodo."