• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-18 08:39:57    
Lanterna Festivalo de Huangyuan

cri
La lanternoj ĝenerale longas je 2 metroj kaj altas je 0.6 metro, aŭ pendas sur ŝtalaj bretoj aŭ staras surtere. Promenante sub aŭ inter la lanternoj, oni sentis, ke la lanterna lumo kaj la stela brilo kunfandiĝas en unu tuton impresante, ke oni kvazaŭ vojaĝas laŭ Lakta Vojo fantazie kaj ebriigite. En sinsekvaj tagoj, lokano s-ino Li Yun eliris el la hejmo por apreci lanternojn kaj foti ilin por memoro. Ŝi diris:

"Ĉijare ankoraŭ pli multas la eksponataj lanternoj, kaj estiĝas des pli varma atmosfero. Mi elkore bondeziras al mia hejmloko kaj nia patrolando viglecon kaj prosperon kiel en la festivalo de lanterna serio."

En ĉijara festivalo oni rimarkis, ke la lanterna serio ne nur konservis la tradician teknologion en si, sed ankaŭ aplikis modernajn optikajn kaj akustikajn teknikojn kaj novajn materialojn en farado, ankaŭ la sur-lanternaj desegnaĵoj estas ankoraŭ pli enhavo-riĉaj kaj buntkoloraj. Krom pentraĵoj, aldoniĝis ankaŭ tradiciaj brokaĵoj, figuroj el ombra dramo, papertondaĵoj ktp. La pentraĵoj temas pri popularaj literaturaj verkoj, popolaj rakontoj, famaj vidindaĵoj kaj antikvaj ruinoj, konataj naturaj pejzaĝoj ktp. S-ro Ren Yugui, popola artisto de la provinco Qinghai, diris:

"Sur lanternoj videblas desegnaĵoj pri interesaj mitaj rakontoj, historiaj legendoj, popolaj rakontoj k.a. Laŭ historia procezo de la lanterna serio de Huangyuan, ĝi estas frukto de kombiniĝo inter la tradicia kulturo kaj modernaj sciencoj kaj teknikoj."

S-ro Ren Yugui diris ankaŭ, ke estante miniaturo kondensita el multaj kulturoj, la lanterna serio de Huangyuan kolektas en si diversajn artojn, kiaj ligna gravuro, skulpturo, pikturo, dekoracio, brokado, papertondo, ombra dramo, kaligrafio kaj muziko, entenas kremojn de divesnaciecaj kulturoj, kaj artisme esprimas varman amon al sia hejmlando kaj strebadon de lokanoj al la bela vivo.

En la lastaj jaroj, la instanco de gubernio Huangyuan faris la lanternan serion de Huangyuan kiel kulturan markon, asignis pli ol milionon da juanoj, kaj fondis specialan kompanion por esplorado, farado kaj ekspluatado de tiu arto. Oni aĉetas novajn instalaĵojn, kolektas koncernajn materialojn, plibonigas arkivaĵojn, kulturas daŭrigantojn de la lanterna teknologio, eldonas propagandajn bultenojn ilustritajn kaj elektronikajn, organizas fakulojn, popolajn artistojn kaj metiistojn fari ekspluatadon, protektadon kaj artisman renovigon al la tradicia lanterna serio. S-ino Ma Yuying, gubernatoro de Huangyuan, diris:

"La lanterna serio koncentris en si plurisman kulturan kremon. Ni bonvenigas amikojn el diversaj mondpartoj veni ĉi tien por apreci niajn lanternojn kaj koni nian enhavo-riĉan popolan arton."