• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-19 16:10:39    
Bela magia floro (foto)

cri

Menciinte magiiston, oni nature pensas pri viro David Kebofeier, tamen estas ĉina juna fraŭlino Liao Xiaorun, kiu okupis la unuan lokon en la 3-a Azia Magia Konkurso. Nia raportisto speciale faris intervjuon al ŝi.

Liao Xiaorun 25-jara estas bonaspekta kun brilaj okuloj, ebonan hararo kaj memfida parolado. Ŝi loĝas en la urbo Guilin kun ĉina fama vidindaĵo, ŝiaj patro estas loka dramisto kaj patrino laboras en kultura departemento. Influate de sia familio, deinfanaĝe ŝi sin ekzercis per gimnastiko kaj eklernis akrobataĵon 8-jara en iu arta lernejo.

Kiam Liao Xiaorun estis 18-jara, la urbo Guilin gastigis la unuan internacian magian konkurson kaj ŝi aprecis ĉian prezentadon. Mirinda prezentado de diverslandaj magiistoj malfermis ŝian horizonton.

"Magio estas mistera kaj magiistoj povas aperigi belaĵon, kiu ŝajnas en fablo. Mi estas sciema kaj ŝatas magian arton."

De tiam la fraŭlino lernas magio-arton. Tiam en la urbo Guilin estis malmultaj informoj pri tio, do ŝi ĉiel klopodis por peti instruadon aŭ memlernis laŭ disko, cetere ŝi ofte petis instruadon de iu varmakora magiisto. Tago post tago ŝi prenis en manon bazan lertecon de magio.

En la jaro 2004, subite venis al ŝi ideo mem fari direktadon kaj prezentadon de magia programo kaj per la programo ŝi povas partopreni en la 2-a Azia Magia Konkurso. Ŝi gajnis inspiron el ĉina popola rakonto "Huamulan", ŝi pensis, ke estas signifoplene kaj interese, se ŝi faros la antikvan rakonton al moderna magia programo."

Rakonto de Huamulan okazis en Ĉinio antaŭ pli ol mil jaroj. Huamulan estis filino de iu oficiro. Vidinte, ke maljuna patro devas partopreni en milito, ŝi alivestis sin per vira uniformo, partoprenis en milito anstataŭ sia patro kaj faris utilajn aferojn en militejo.

La rakonto estas populara en la ĉina popola socio. Antaŭ kelkaj jaroj, usona kompanio Disney faris direktadon al pentrita filmo. Liao Xiaorun diris:

"La rakonto estas klasika. Pro pentrita filmo farita de usona kompanio Disney, mi pensis, ke preskaŭ ĉiuj de la mondo konas la rakonton. Mi volas enkorpigi detalon de la rakonto en magia prezentado en kelkaj minutoj, eble tio plaĉas al homoj."

Tuj ŝi ekagis. En ĉiu tago, krom manĝado kaj dormado, ŝi pensadis, de fasono, prezenta rekvizito formo al projekto de magia movado, ĉio ĉi tio estas grava. Ŝi mem produktis prezentan rekviziton kaj kelkaj ornamaĵoj kaj fasona instrumentaro estas remuntitaj el ĉiutagaj uzaĵoj. En tiu periodo, ŝi pensadis pri projekto de movado, serioze konsideris lertecon kaj plurfoje sin ekzercis antaŭ spegulo.

Homoj, kiuj konas Liao Xiaorun, havas profundan impreson pri la fraŭlino, fakulo de la magia rondo en la urbo Guilin sinjoro Wu Hansheng diris al raportisto:

"La fraŭlino estas lernema kaj diligenta. Estas tre bone."