• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-23 08:56:44    
Kuna kultado al Huangdi, praulo de ĉina nacio (foto)

cri

La 19-a de aprilo, tio estas, la 3-a de la tria monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, estas la naskiĝtago de Huangdi, la praulo de la ĉina nacio. La ĉijara kulta soleno okazis la 19-an de aprilo en la hejmloko de Huangdi – la urbo Xinzheng de la provinco Henan, centra Ĉinio. En la solenejo tondris salvopafadoj, tamburadis kaj tamtamadis, ŝvebadis incensa odorfumo. 20 000 ĉinaj gefiloj internaj kaj transmaraj partoprenis en la soleno kaj kune sopiris al la praulo Huangdi, retrogustumis la ĉinan kvin-mil-jaran civilizacion kaj aspiris al la estonta feliĉa vivo.

La urbo Xinzheng de la provinco Henan situas sur la ĉina centra ebenaĵo, kie Huangdi naskiĝis, faris sian karieron kaj fondis la ĉefurbon. La kultado komenciĝis en 21 salvopafoj. La kultantoj lante iris al la statuo de Huangdi kaj respektoplene prezentis girlandojn, bruligis incenson kaj riverencis.

La ĉina civilizacio estas unu el la plej antikvaj civilizacioj en la mondo. Laŭ legendo, en prapratempo, Huangdi unuecigis la tribojn en centra Ĉinio, kreis ideogramojn, inventis instrumentojn, fondis kodojn kaj regulojn kaj gvidis la ĉinan nacion en civilizacian epokon. Pro tio li estis rigardata kiel la komuna praulo de ĉinoj. La spirito de diligenteco, laboremo, harmonio kaj indulgemo de la prauloj gvidataj de Huangdi ĝis nun ankoraŭ ligas la koron de ĉinoj en diversaj lokoj de la mondo.

En la ceremonio partoprenis popolanoj el la ĉina ĉeftero, samlandanoj el Hongkong, Aomen kaj Taiwan, reprezentantoj de transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj, sume 20 000 personoj. Honora prezidanto de la Ĉina Kuomintango Lian Zhan kaj lia edzino partoprenis en la kultado kaj prezentis incenson kaj florkorbon al la statuo de Huangdi. Antaŭ tio li akceptis intervjuon. Li diris, ke la centra ebenaĵo estas hejmloko de la animo de ĉiuj ĉinaj gefiloj.

"Ni venis al Henan, ĉar ĝi estas unu el la originejoj de la ĉina kulturo, aparte menciinde, ĝi estas loko, kie la komuna praulo de nia ĉina nacio Huangdi naskiĝis kaj kreskis. Tial hodiaŭ ni venis partopreni en la ĉijara kultado al Huangdi. Ni povas diri, ke ni plenumis nian multjaran deziron. En Taiwan, precipe antaŭ populariĝo de televido, ni pere de radio aŭskultis novaĵojn, en ĉiu horo oni raportis la tempon norman en centra Ĉinio; kaj tiu ĉi loko situas en centra Ĉinio, la hejmloko de la animo de ĉiuj ĉinaj gefiloj."

Dum kultado al la prauloj ĉinoj ankaŭ kutime raportas al la prauloj sian propran aferon. De la lastaj jaroj, kvankam Ĉinio kreas altrapidan ekonomian kreskadon, tamen ankoraŭ ekzistas problemoj, kiaj pli kaj pli longa distanco inter malriĉeco kaj riĉeco kaj neperfekta socigarantia sistemo. Pro tio oni ankoraŭ pli alte atentas la socian justecon kaj popolan vivon. Krome, fortiĝas la tendenco de disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo Taiwan al paco kaj stabileco, sed la forto por sendependigi Taiwan ankoraŭ ne rezignas la secesian intrigon, tio minacas al la paco de la markolo Taiwan.

En la soleno prezidanto de la Hennan-Provinca Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco sinjoro Wang Quanshu laŭlegis oracion, kiu esprimas la deziron de ĉinoj prosperigi Ĉinion:

"Zorgu la popolan vivon, atentu ĝian farton. Konstruu egalecon kaj justecon, kune ĝuu la ambaŭon. La du bordoj estu sinceraj reciproke. Ne forgesu prosperigi Ĉinion."

Profesoro Wang Liqun el la Henan-a Universitato opinias, ke en evoluado civilizacio spertas zigzagojn kaj malfacilojn, tamen la nacia spirito pri mempotenciĝo gvidas la ĉinajn gefilojn konkeri malfacilojn kaj krei feliĉan vivon:

"Ne ŝanĝiĝas la kerno de la tradicia kulturo, ekzemple, la nacia spirito pri mempotenciĝo herediĝas konsekvence, de Huangdi ĝis hodiaŭ. Post kiam nia ekonomio altrapide disvolviĝas pli ol 20 jarojn, ni ankoraŭ ne disigeblas de la nacia spirito."