• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-24 15:13:02    
Ĉinio disvolvas aktivadon por antaŭenpuŝi tutlandan protekton de aŭtorrajto (foto) 

cri

En la 23-a de aprilo estas Monda Tago de Libroj kaj Aŭtorrajto. Por fari profundan propagandon al la publiko pri protekto de aŭtorrajto, Ĉinio disvolvas "serion da aktivadoj por antaŭenpuŝi protekton de aŭtorrajto en 2007" tra la tuta lando kaj diversaj aktivadoj daŭros ĝis la fino de la kuranta jaro.

En la 19-a de aprilo en pekina fama universitato Popola Universitato, okazis la unua prelego de tutlanda turnea orator-aktivado kun ĉeftemo kiel "protekto de aŭtorrajto kaj noviga ŝtato". La orator-aktivado estas gastigata de ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Administracio kaj turneos tra diversaj urboj de Ĉinio. Respondeculo de ĉina centro pri protekto de aŭtorrajto sinjoro Zhang Hongbo konigis:

"Delegacio por oratorado ne nur okazigas koncernajn prelego-aktivadojn, sed ankaŭ kunsidas kaj faras interfluon kun lokaj laborantoj de protekto de aŭtorrajto, gvidantoj de urboj kaj kvartaloj kaj reprezentantoj de koncernaj entreprenoj. Nia celo estas ligi antaŭenpuŝon de protekto de aŭtorrajto kaj konstruon de novtipa ŝtato. Ni kredas, ke viveca kaj interesa oratorado de la delegacio kaj persona kunsido kaj interfluo alportos edifon kaj pensadon al lokaj laborantoj de koncernaj profesioj."

Ĝenerala vic-direktoro de ĉina fama movbilda korporacio Sanchen aliĝas al la delegacio kaj la korporacio decidis krei la

unuan markon de la ĉina movbildo kaj monde faman markon. Ilia movbilda rakonto "Demandoj de Blua Kato al Petoleto" disvastigas sciencan scion per movbildaj figuroj "Blua Kato" kaj "Petoleto" kaj estas ŝatata de ĉinaj geknaboj. Nun pli ol 2 000 pecoj estas produktitaj kaj estas dissendataj al ĉinaj preskaŭ 800 televidaj stacioj, cetere ili ankaŭ estas elkondukataj al pli ol 30 landoj kaj regionoj. Sinjoro Guo Yan diris:

"Disvolviĝo de iu entrepreno kaj marko ne povas disiĝi de protekto de intelekta proprieto kaj kerno de la protekto de intelekta proprieto estas protekto de aŭtorrajto. La korporacio estas kompanio, kiu okupiĝas pri katikatura produkto kaj elsendo de memdecida noviga eduka amuza afero kaj ekspluato de derivaj produktoj. Dum periodo de entreprena kaj marka disvolviĝo, protekto de aŭtorrajto estas ĉiam akompanata, tial ni aktive partoprenas en la aktivado por kune aliĝi al protekto de intelekta proprieto."

Tutlanda turnea orator-aktivado pri "Aŭtorrajta Protekto kaj Noviga Ŝtato" nur estas parto de la enhavo de "serio da aktivadoj por antaŭenpuŝi protekton de aŭtorrajto en 2007".