• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-24 16:54:35    
Ĉinio kaj Rusio klopodas por plibonigi duflankan komercan strukturon

cri

"Ĉina ŝtata ekspozicio", okazigita en Moskvo, ĝuste estas la grava rimedo de la ĉina registaro por plibonigi la strukturon de komerco inter Ĉinio kaj Rusio kaj akceli duflankan komercon de elektromaŝinaj produktoj. Kiel unu el gravaj aktivadoj de rusa "Jaro de Ĉinio", la ĉina ŝtata ekspozicio estas la plej grandskala ekspozicio, okazigita de Ĉinio en fremdaj landoj en la historio. Dum la ekspozicio, pli ol cent ĉinaj entreprenoj iris al Rusio por aĉeto, ili subskribis kun rusaj entreprenoj interkonsentojn kaj kontraktojn pri importado de elektromaŝinaj produktoj, la sumo atingis 500 milionojn da usonaj dolaroj.

Rusa prezidento Putin laŭdis aktivadojn pri "Jaro de Ĉinio". Li diris:

"Okazigo de tiel granda aktivado celas pluapaŝe altigi kvaliton kaj nivelon de la dulanda kunlaboro. Per diversaj ekonomiaj, komercaj kaj kulturaj aktivadoj, niaj popoloj povas pli bone kompreni la alian flankon kaj garantii la kontinuecon de la dulandaj bonaj rilatoj."

Specialistoj montris, ke la reguligo de la komerca strukturo estas longtempa kaj peniga tasko, precipe en la kondiĉo de alta merkatigo de ekonomio, nur la reguligo de dulandaj registaroj estas ne sufiĉa. Sinjoro Zhang Zhonghua, specialisto de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke por solvi la problemon, ne nur la ĉina registaro devas stimuli entreprenojn importi elektromaŝinajn produktojn el Rusio, sed ankaŭ la rusa flanko devas altigi konkurencan forton de propraj produktoj. Li diris:

"Nun estas la merkata ekonomio, tial la registaro nur enkondukas kaj stimulas entreprenojn disvolvi kunlaboron kun ili, sed la registaro ne per la truda maniero akcelas la kunlaboron. La plej fundamenta problemo kuŝas en tio, ke Rusio devas forte altigi sian nivelon de maŝina fabrikado kaj altigi sian konkurencan forton."


1 2