• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-26 17:18:48    
Vilaĝo Baodu kaj ĝia legendo

cri
En la serena nokto ni povas vidi, ke ambaŭflanke de la Lakta Vojo sur la ĉielo brilas respektive du steloj – Altairo kaj Vego. En Ĉinio popularas interesa legendo pri tiuj du steloj.

Laŭ la legendo, bela knabino Zhinu, unu el la ĉielaj feinoj, avataris al la homa mondo, kaj edziniĝis al la juna bovisto Niulang. Poste ili devigite apartiĝis unu disde la alia, nur povas vidiĝi reciproke trans la Lakta Vojo, kaj fariĝis respektive Vego kaj Altairo. Nun ni konduku vin al la vilaĝo Baodu, kiu laŭdire estas la hejmloko de Vego kaj Altairo en la homa mondo.

La vilaĝo Baodu situas en antaŭurbo de Shijiazhuang, ĉefurbo de la provinco Hebei en norda Ĉinio, sur la monto 580 metrojn alta super la mara nivelo. Du mallarĝaj kaj krutaj vojetoj suda kaj norda sin etendas ĝis la montsupro, kiu estas ebenaĵo kun 40 hektaroj. La loĝantoj de la vilaĝo Baodu kredas, ke la junulo Niulang estis ilia samvilaĝano. En la vilaĝo videblas kamparana kabano kun la ruĝa pordo kaj nigraj tegoloj, en ĝia heĝigita korto videblas legoma ĝardeno, ŝtona muelilo kaj teksilo. Jen estas la hejmo de Niulang kaj Zhinu.

Ĉiĉerono fraŭlino Du Huiping kongis:

"Laŭ la loka legendo, antaŭ longa tempo, ĉi tie loĝis malriĉa bovisto, kaj li havis nur maljunan bovon kiel akompananton. Iutage, la maljuna bovo ekparolis dirante, ke ĝi estas Taŭro avatarinta el la ĉielo. Aranĝite de Taŭro, Niulang venis al rivera bordo kaj ŝtelis veston de Zhinu, kiu tiumomente sin banis en rivero, sekve ili enamiĝis unu al la alia kaj fariĝis la feliĉa paro." Fraŭlino Du Huiping daŭrigis:

"Pasis du jaroj, ili havis paron da gefiloj. Iutage, kiam Zhinu faris teksadon hejme, ŝi vidis, ke la nigraj nuboj subite ek-tumultis sur la ĉielo, kaj ŝi konsciis, ke estas la ĉiela Diino Wangmu, kiu certe rimarkis la sekretan avataron de Vego kaj nun ekspedas ĉielan armeon por for-eskorti ŝin al la ĉielo. Larmante ŝi forlasis sian surteran hejmon kaj iris kune kun la ĉiela armeo. Niulang revenis hejmen kaj trovis foreston de Zhinu. Tiam la maljuna bovo, Taŭro, sciigis lin pri ĉio, kaj helpis Niulang postkuri Zhinu. Baldaŭ Niulang jam atingos Zhinu, sed je tiu momento la malica Diino Wangmu strekis linion per sia arĝenta harpinglo inter la paro, rezulte la tuj aperinta Lakta Vojo apartigis ilin.

Tiu ĉi melankolia legendo vualis la vilaĝon Baodu per mistera nuanco, kaj tio incitas scivolemon de turistoj. Menciindas, ke ankaŭ tieaj belaj naturaj pejzaĝoj estas tre aprecindaj. Je la tagiĝa horo aŭ ĉe la vetera sereniĝo post pluvado, la vilaĝo ofte sin kaŝas en ŝvebanta nubo kaj nebulo, vidigante fantazian bildon similan al la feolanda. En la vilaĝo Baodu troviĝas multaj naturaj kavernoj, ene sur ŝtonaj muroj videblas multaj statuoj kaj ideogramoj. Kiu kaj en kiu tempo faris tion? Neniu scias, kaj tio restas enigmo ĝis nun.