• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-29 20:23:03    
Akvofluo, animo de montaro Wuyi

cri
La montaro Wuyi situas en la provinco Fujian de la sudorienta landparto de Ĉinio, kaj ĝuas la renomon de "plej vizitinda loko en la sudoriento pro la groteska ĉarmo". En la fino de la lasta jarcento, tiu fama montaro estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.

La montaro Wuyi estas ĉirkaŭata de abundaj akvofluoj, kaj ĉe la bordoj de tiuj akvofluoj staras groteskaj montpintoj kaj krutaj klifoj, kiuj bildece reflektiĝas en la travideble klaraj akvofluoj. La pejzaĝoj ŝajnas ĉinstilaj tuĉpentraĵoj. Intervjuate, s-ro Yu Zelan, estro de la Turisma Buroo de la urbo Wuyishan, diris, ke vojaĝante sur la montaro Wuyi, oni povas vere ĝui ĉarmon de la naturaj pejzaĝoj el montoj kaj riveroj. Li diris:

"La ĉefa trajto de la montaro Wuyi estas bona kunfandiĝo de la montoj kaj riveroj. Ĉi tie, levinte la kapon supren, oni povas apreci montajn vidindaĵojn, etendante manojn, oni povas karesi la klaran akvon, kaj ferminte la okulojn, oni povas aŭskulti tintsonoron de rojoj. Unuvorte, ĉi tie oni sentas sin en la agrabla brakumo de la naturo."

S-ro Meng Lingjun el Taiwan ja estas unu el ili. Li diris:

"La montoj de Taiwan ĝenerale estas montetoj ordinaraj, sed la montaro Wuyi estas majstreca kreaĵo de la naturo. Ĉi tie ĉiam videblas la akvofluo ĉe la montpinto. Vere aprecinde!"

Se ni dirus, ke rokoj estas la fortika spino de la montaro Wuyi, do akvfluoj ja estas ĝia animo. Piede de la montaro Wuyi zigzagas la 9-kurba akvofluo nomata Naŭ-kurba Rivero.

La Naŭ-kurba Rivero serpentumas sur la montaro de okcidento orienten, kaj ĉe ĉiu kurbiĝo troviĝas interesa vidindaĵo. Veturante per la bambua floso, turistoj povas sate ĝui graciajn pejzaĝojn de la montaro Wuyi. Sed de kie venis la Naŭ-kurba Rivero, la animo de la montaro? Flosisto s-ro Han Yongfu diris al ni:

"La Naŭ-kurba Rivero fontis el la Natura Parko, kie kovras la primitiva arbaro, estas paradizo de birdoj kaj bestoj, mondo de insektoj kaj hejmlando de simioj."

Tiu paradizeska loko ja estas la Natura Parko de la montaro Wuyi. Ĝi estas ekologia sistemo de mez-azia tropika arbaro plej vasta kaj plej bone rezervata, kaj unu el la 5 plej grandaj naturaj parkoj de Ĉinio, ankaŭ la unika bone rezervata oazo inter la oazoj de la sama latitudo sur la terglobo. La tuta natura parko areas je pli ol 560 kvadrataj kilometroj, ĉirkaŭe estas pli ol 20 mil hektaroj da primitiva arbaro, ekzistas ege riĉaj profitfontoj de vegetaloj kaj animaloj. En- kaj ekster-landaj biologoj nomas ĉi tiun Naturan Parkon "Fenestro de Mondaj Estaĵoj".

Fraŭlino Zhang Li, vojaĝanto el Pekino, opiniis, ke tiea medio estas tre agrabla kaj ankaŭ la aero aparte freŝa. Ŝi diris:

"En la Natura Parko ĉie vidiĝas verdaj kreskaĵoj tre okulfrapaj. Videblas ankaŭ multaj amindaj simioj. Ĉi tie la ekologia medio estas tre bona, ankaŭ la aero estas refreŝiga kaj saniga."