La 29-an de aprilo, la oficejo de iraka ĉefministro publikigis deklaron dirante, ke irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad telefonis kun iraka ĉefministro Nuri al-Maliki, kaj diris, ke Irano ekspedos sian reprezentanton partopreni en internacia konferenco pri la iraka sekureca problemo okazonta en la komenco de majo en la egipta turisma urbo Sharm el Sheikh.
Pli frue antaŭ tio, oficisto de la irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris, ke sekretario de la plej alta ŝtata sekureca komitato de Irano Ali Larijani atingos Bagdadon en la 29-a de aprilo, kaj faros diskuton kun irakaj oficistoj pri koncernaj problemoj de la nomita internacia konferenco.
|