La 29-an de aprilo en la urbo Nanchang de la provinco Jiangxi, sud-centra Ĉinio, s-ro Niu Dun, ĉina vicministro pri agrikulturo, diris, ke de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, Ĉinio helpas al la regiono de "Ora Triangulo" kultivi anstataŭigajn plantaĵojn, rezulte la plantareo de papavo en tiu regiono multe reduktiĝis.
La "Ora Triangulo" situas ĉe landlimoj de Tajlando, Birmo kaj Laoso, kaj estas unu el la tri plej grandaj produktejoj de tokso en la mondo.
En iu korelativa konferenco, s-ro Niu Tun diris, ke Ĉinio helpas al tiu regiono disvolvi produktadon de rizo, kaŭĉuko kaj tropikaj fruktoj, kun la totala investo de pli ol 500 milionoj da juanoj.
|