• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-30 15:54:36    
Iom pri "Seria Aktivado pri Protekto de Aŭtorrajto" (foto)

cri

Du tagojn antaŭ la 23-a de aprilo, t.e. "Monda Tago de Libroj kaj Aŭtorrajto", oficiale funkciis debata konkurso de studentoj pri protekto de aŭtorrajto. Ĉinaj pluraj universitatoj konsistigis delegaciojn por partopreni en la konkurso. Antaŭ la konkurso, partoprenantaj reprezentantoj deklaris "Proponan Dokumenton de Protekto de Aŭtorajto al Tutlandaj Studentoj". En la dokumento, studentoj donas jenan iniciaton:

"Ni mem agu, firme ne uzu kaj ne disvastigu piratitajn produktojn. Ni aktive partoprenu kaj rezistu kontraŭ piratado kaj influu najbaron por memkonscie rifuzi pirataĵon."

Kun la konkurso kiel marko, "Mi Agu, Rifuzu Pirataĵon---Seria Aktivado pri Protekto de Aŭtorrajto al Studentoj" disvolviĝos tra la tuta lando. En la jaro 2006, ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Administracio disvolvis edukan aktivadon rilate al protekto de aŭtorrajto al lernantoj de tutlandaj mezlernejoj kaj en la kuranta jaro, studentaro estos gravita punkto de la disvastigo.

Por propagandi gravecon de protekto de aŭtorrajto, ĉina Asocio de Muzika Aŭtorrajto" kunlabore kun ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Administracio, okazigas "Ĉinan Aktivadon Rondiro-Eksponi Memkreitajn Muzikaĵojn---Protekto de Aŭtorrajto kaj Kuraĝigi Memkreadon" tra la tuta lando. Organiza komitato de la aktivado petos memkreitajn muzikaĵojn de muzikaj amatoroj en diversaj lokoj de Ĉinio kaj eminentaj muzikaĵoj havos bonŝancon turnei tra la tuta lando. Ĝenerala direktoro de la asocio sinjoro Qu Jingming konigis:

"Establiĝo de ĉina aŭtorrajta sistemo jam daŭras je 17 jaroj, tamen la sistemo estas nekonata por la tuta socio. En ĉiu jaro, ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Administracio faras multe da laboroj por disvastigi scion pri protekto de aŭtorrajto kaj tio ludas grandan rolon. Ĉifoje ni disvolvas laboron laŭ protekto de aŭtorrajto kaj kuraĝigo de memkreado kaj ni pensis, ke kerno de protekto de aŭtorrajto estas kuraĝigo de memkreado."

"Serio da aktivadoj por antaŭenpuŝi protekton de aŭtorrajto en 2007" ankaŭ inkluzivas aktivadon pri protekto de aŭtorrajto per formo de karikaturo kun ĉeftemo de "Reta Mondo•Laŭleĝ-Aŭtorrajta Ĉinio. Sinjoro Wang Ziqiang, estro de departemento pri aŭtorrajto sub ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Administracio konigis, ke de la jaro 2004, en ĉiu jaro, Ĉinio disvolvas aktivadojn por propagandi protekton de aŭtorrajto al la publiko kaj en la kuranta jaro, la aktivadoj inkluzivas plurajn enhavojn kaj disvastiga kampo kaj estas pli vasta kun multe pli forta propagando ol tiu en la lastaj jaroj. Li diris:

"Laŭ enhavo, formo kaj profundeco, ĉijara propaganda aktivado estas pli granda ol aktivadoj disvolvitaj en la antaŭaj tri fojoj kaj ni per disvolvo de la aktivado celas pluapaŝe pliigi konscion de nia nacio pri memprotekto, altigi aprobon de la socio rilate al protekto de intelekta proprieto, altigi memdecidan novigan kapablon de ĉinaj entreprenoj kaj ilian kapablon aliĝi al konkurenco en la merkato, koni ĝeneralan situacion, bazan staton kaj gajnitan rekordon de la ĉina registaro pri protekto de aŭtorrajto kaj per la aktivadoj konstrui bonan socian etoson pri protekto de intelekta proprieto kaj batalo kontraŭ piratado."

La oficisto emfazis, ke Ĉinio senĉese plifortigas protekton de intelekta proprieto kaj koncerna leĝ-sistemo paŝo post paŝo pliboniĝas, tamen ne eblas tute plibonigi medion pri protekto de aŭtorrajto nur per leĝdonado kaj leĝ-plenumado. Aliĝo de la socio kaj de la publiko estas plej baza laboro por bone protekti aŭtorrajton.