• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-30 19:29:48    
(foto)Usona ĵurnalo kritikis Usonan Kongreson pri ignoro de profito, alportata de komercado inter Usono kaj Ĉinio

cri

En la lastaj tagoj, Wall Strata Ĵurnalo de Usono publikigis komenton por kritiki Usonan Kongreson kiu igrnoras la profiton, alportatan de komercado inter Usono kaj Ĉinio, kaj de tempo al tempo, ĝi volas fari komercan punon al Ĉinio.

La komento, nomata "Rigardu ĉinan komercon laŭ ciferoj" diris, ke iuj usonaj publikaj personoj ŝatas kondamni Ĉinion, ke Ĉinio plenigas usonan merkaton per malmultekostaj varoj por damaĝi enoficiĝan situacion de Usono. Tamen la koncernaj ciferoj, publikigitaj de Usono montras, ke nuntempe Ĉinio estas la kvara plej granda eksporta merkato de Usono, kaj en la pasinta jaro la eksporta sumo de Usono al Ĉinio atingis 55,2 miliardojn da usonaj dolaroj. De la jaro 2000 ĝis 2006, eksporta sumo de Usono al Ĉinio kreskas 240%.