• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-23 09:50:31    
Estos pli sukcesa Universala Kongreso en Pekino

cri

Julie en Pekino okazos la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi estos la dua kongreso en Pekino; la unua okazis en 1986. Ĝis nun jam pli ol 1 500 diverslandaj esperantistoj aliĝis al la 89-a Universala Kongreso. La konstanta kongresa sekretario de UEA samideano Clay Magalhaes diris hieraŭ en gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio, Pekino, havas kondiĉojn, la 89-a Universala Kongreso estos ankoraŭ pli sukcesa ol tiu en 1986.
Por kontroli la preparadon al la 89-a Universala Kongreso, sinjoro Clay Magalhaes vizitis Pekinon de la 27-a de majo ĝis hodiaŭ, la 2-a de junio. En Pekino, li inspektis la Kongresejon -- Internacia Konferenca Centro en Pekino kaj interparolis kaj interkonsiliĝis kun LKK kaj koncernaj institucioj pri la kongresejo, loĝado, tagordo, vesperoj, turismo, sekureco kaj iuj aliaj konkretaj problemoj, kaj finfine ili atingis interkonsenton – gvidilon por la sekva laboro de LKK.
Posttagmeze de la 1-a de junio, LKK aranĝis la menciitan gazetaran konferencon. En la konferenco, sinjoro Clay Magalhaes kaj sinjoro Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj unu el la respondeculoj de LKK konigis al raportistoj el diversaj amaskomunikiloj en Pekino la preparadon por la 89-a Universala Kongreso, pri la Universala Kongreso ĝenerale kaj pri Esperanto mem.
Pri la celo de sia vizito al Pekino, samideano Clay Magalhaes diris:
Pri la preparado por la pekina dua Kongreso, samideano Clay Magalhaes diris: 
Li esprimis sian kontenton pri la preparado.
Oni konigis ankaŭ, ke por montri la konstruadon de la bonhava socio de Ĉinio kaj por ke diverslandaj esperantistoj konceptu la ĉarmon de la ĉina antikva kulturo, LKK zorgeme projektis kaj serioze preparas "Ekspozicio pri Ĉina Kulturo", "Nacia Vespero", "Tago de Ĉinio"; oni konigos pri la paca leviĝo de Ĉinio, pri ĉinaj virinaro kaj neregistara afero de edukado. LKK jam interkonsiliĝis kun la pekina magistrato pri fondo de "Amikeca Arbaro" en la parko Chaoyang de Pekino.
En la gazetara konferenco, sinjoro Clay Magalhaes kaj aliaj esperantistoj ankaŭ konigis al la raportistoj pri nia kara lingvo Esperanto mem. La lingvo interesis la raportistojn.
Pri la gazetara konferenco ni pli detale konigos en nia programero Esperanto en Marŝo.