• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-31 13:02:39    
Direktoro de ĈRI Xia Jixuan salutparolas en la premiado

cri
Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi varme vin bonvenigas, en la nomo de Ĉina Radio Internacia! Mi gratulas niajn karajn aǔskultantoj-amikojn, kiuj gajnis la premiojn! ĈRI, kiel unu el la plej gravaj amaskomunikiloj de Ĉinio, portas gravan taskon konigi Ĉinion al la mondo kaj la mondon al Ĉinio kaj raporti ion de la mondo al la mondo. Ĉiutage ni faras disaǔdigon al la mondo en 43 lingvoj, elsendas gravajn novaĵojn de Ĉinio kaj de diversaj lokoj de la mondo, konigas pri la 5-miljaraj historio kaj kulturo kaj pri ŝanĝiĝo de ĉi tiu antikva tero de post la reformado kaj malfermo. Por pliprofundigi informitecon de diversalandaj homoj pri la ĉina nacio, plifortigi la amikecon kaj por la paco kaj evoluo de la mondo, ni faris meritajn kontribuojn. Pasintajare nia Radio ricevis pli ol milionon kaj kvincent milojn da leteroj de niaj aǔskultantoj el 162 landoj – tio estas rikolto post nia diligenta laborado. Kompreneble, la rikolto entenas klopodadon ankaǔ de kolegoj el la Esperanta Redakcio de nia Radio. La Esperantaj disaǔdigo kaj reto okupas gravan lokon en ĈRI, ĉiam alte taksate kaj subtenate de la ŝtato. Nia Esperanta Redakcio ne nur faras disaǔdigon kaj retpaĝon, sed ankaǔ eldonas la trimestran revueton MIKROFONE kaj gvidas Esperantan kurson en Pekina Brodkasta Universitato. Dank' al ĉio ĉi, ĝia influo pli kaj pli vastiĝas. Kaj, cetere, el tio oni vidas grandan vivipovecon de Esperanto, kiu entenas la idealon de la homaro pri komuna lingvo. Jen pruvo, ke vi venis de malproksime al la ĉina ĉefurbo por partopreni en la Universala Kongreso. Profite de la Kongreso ni invitas vin al la premia ceremonio pri Mi kaj la Esperanta Disaǔdigo de ĈRI, por celebri la 40-jariĝon de la Esperanta disaǔdigo. Majstro Zamenhof diris, "Amiko fidela estas trezoro plej bela". Vi ĉiuj estas niaj fidelaj aǔskultantoj kaj fidindaj amikoj, vi do certe estas trezoraj por ni. La nuna aktivado ja proksimigas niajn korojn. Fine, mi citu jarmile aforismecajn versojn de la antikva poeto Wang Bo, Amikojn havu ĉie sur la ter', intimo regas do sub la ĉiel'. Eterne verdu nia amikeco! Brilan sukceson al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto! Dankon!