Vizitu Forumon

Xi'an estas preta akcepti vizitantojn de Hortikultura Ekspozicio

(GMT+08:00) 2011-04-27 14:21:23

La 28-an de aprilo en la ĉina antikva urbo Xi'an inaǔguriĝos Internacia Hortikultura Ekspozicio 2011. La urbo estas preta akcepti amikojn el diversaj partoj de la mondo.

La Internacia Hortikultura Ekspozicio, 2011, Xi'an estas denova impona kunveno en Ĉinio post la Pekinaj Olimpikoj, 2008, kaj la Ŝanhaja Monda Ekspoacio, 2010. Ĝi daǔros 178 tagojn de la 28-a de aprilo ĝis la 22-a de oktobro.

Ĝardeno de la Hortikultura Ekspozicio troviĝas en la ekologia zono Chanba. Nia raportisto vidis, ke en la ĝardeno personoj jam venis al siaj servoj kiel informejo, volontula stacio, poŝtoficejo kaj ripozejo. La ĝardeno okupas 418 hektarojn. Por garantii oportunan trafikon la magistrato de Xi'an financis la starigon de inteligenta sistemo de la publika trafiko, kiu fariĝis la grava elemento de la trafik-garantia sistemo en la ekspozicia ĝardeno.

Krome la organizanto lernis spertojn de Ŝanhajo, kiu sukcese organizis la Mondan Ekspozicion. Bai Xuanmin, vickomandanto de la sekuriga sistemo, diris, ke ĉio estas preta. Li diris: "Ni redaktis 42 projektojn, interalie 10 sekurecajn, kaj strikte kontrolos ĉiujn veturilojn ĉe enirejoj por trovi malpermesitajn objektojn, inkluzive de pafiloj, danĝeraj objektoj, eksplodaĵoj, kemiaĵoj, biologiaj produktaĵoj kaj radioaktivaj objektoj, por krei bonan medion por al urbo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto