Vizitu Forumon

Li Keqiang faris kvin-punktan proponon pri Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2015-11-22 16:13:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang dimanĉe faris kvin-punktan proponon por akceli pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro, vokante landojn ekster la regiono sin deteni en agoj, kiuj povas streĉi la regionan situacion.

Li diris, ke unue, ĉiuj landoj promesu observi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, defendi la rezulton de la Dua Mondmilito kaj postmilitan ordon, domaĝi pacon kaj kune konservi pacon kaj stabilecon en la mondo kaj la regiono, inkluzive en la Suda Ĉina Maro.

Li diris, ke due, suverenaj landoj rekte koncernataj sin devontigu, laŭ universale rekonataj principoj de internacia juro, inkluzive de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro 1982, pace solvi suverenajn kaj jurisdikciajn disputojn per amika konsiliĝo kaj intertraktado.

Li diris, ke trie, Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj sin dediĉu al plena kaj efika efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, akcelu konsiliĝon por frue kompletigi plenan kondutkodon surbaze de konsento, kaj prenu rimedojn por plibonigi regionajn mekanismojn por reciproka fido kaj kunlaboro.

LI diris, ke kvare, landoj ekster la regiono sin devontigu respekti kaj subteni la klopodojn de landoj en la regiono por paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro, ludu pozitivan kaj konstruivan rolon kaj sin deteni en agoj, kiuj eble streĉos la regionan situacion.

Li fine diris, ke kvine, ĉiuj landoj sin devontigu plenumi kaj konservi la liberecon de navigacio kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro laŭ internacia juro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto