Vizitu Forumon

Fervojistaj paroloj

(GMT+08:00) 2011-07-26 17:44:56

Dimanĉon posttagmeze okazis la kontakt-kunveno de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), kiun partoprenis 23 personoj el 12 landoj. Post salutvortoj, Sylviane Lafargue remorigis kelkajn gravajn momentojn el la historio de IFEF. D‑ro Imre Ferenczy, prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), parolis pri komunaj ligoj inter niaj du asocioj. S‑ino Rodica Todor, prezidanto de IFEF, rakontis agrablajn momentojn de la lasta IFEF-kongreso en Liberec (Ĉeĥio), kiu okazis en majo. Inĝ. István Gulyás raportis pri la laborplano de IFEF inter 2011 kaj 2014. Ni anoncis nian venontan kongreson en Herzberg, la Esperanto-urbo, inter la 19‑a kaj 25‑a de majo 2012. Fine ni invitis homojn partopreni fervojfakan ekskurson tra la bontenadcentro de la Kopenhaga metroo. Sylviane Lafargue, vicprezidanto de IFEF, KN 394

(el Vikinga Voĉo)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto