La 21-an de majo en Kairo, prezidanto de la Komitato de Afrika Unio Alpha Oumar Konare diris, ke koncernaj landoj intencas puni Sudanon pro la darfura problemo, tio nur kaŭzos komplikiĝon de la situacio.
Post intervidiĝo kun egipta prezidento Mohammed Hosni Mubarak, Alpha Oumar Konare diris al amaskomunikiloj, ke nun ankoraŭ ne estas tempo diskuti pri puno. Sed estas malfacile kompreneble, ke koncernaj flankoj diskutis pri puno al Sudano, kiam la internacia socio atingis interkonsenton kun la sudana registaro. |