china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Ĉeesto de Hu Jintao al dialogo inter G8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj estas sukcesa
(GMT+08:00) 2007-06-11 17:01:10

De la 6-a ĝis la 10-a de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao invitite ĉeestis al la Dialogo inter la Grupo 8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj kaj faris ŝtatan viziton al Svedio. Eksterafera ministro Yang Jiechi, kiu akompanis Hu Jintao al la vizito, diris, ke ĉifoja vizito de prezidanto Hu Jintao atingis antaŭviditan celon kaj estas sukcesa vizito por plivastigi komunan konon, multigi reciprokan konfidon kaj antaŭenpuŝi komunan gajnon.

Tion li esprimis intervjuate survoje al la patrolando.

Yang Jiechi diris, ke en ĉifoja vizito, pri fortigo de sud-suda kunaranĝo prezidanto Hu Jintao proponis akceli solidarecon kaj kunlaboron inter evoluantaj landoj. La parolo de Hu Jintao akiris pozitivan eĥon de ĉeestantaj gvidantoj de evoluantaj landoj.

Yang Jiechi diris, ke dum la dialogo, Hu Jintao profunde interŝanĝis opiniojn kun diverslandaj gvidantoj pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo, irana nuklea problemo, sudana darfura problemo, kosova problemo kaj aliaj nunaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj, ĉiuflanke eksplikis starpunkton de Ĉinio antaŭenpuŝi solvon de koncernaj problemoj per dialogo kaj intertraktado kaj konigis konstruivan klopodon de Ĉinio por tio. Gvidantoj de diversaj landoj aktive taksis pozitivan rolon de Ĉinio kaj esprimis fortigi kunaranĝon kaj kunlaboron kun Ĉinio por kune protekti mondajn pacon kaj stabilecon kaj akceli komunan disvolviĝon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
Grupo 8
v Finiĝis Pinta Kunveno de Grupo 8 2007-06-09 16:34:23
v Hu Jintao prezentis rimedojn aplikitajn de Ĉinio por redukti ellason de forceja gaso 2007-06-09 16:26:13
v Komenciĝis dialoga kunveno inter Grupo 8 kaj gvidantoj de evoluantaj landoj 2007-06-08 19:22:04
v Grupo de 8 promesis pliigi helpon al Afriko 2007-06-08 18:51:43
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040