La 1-an de julio, celebre al la 10-a datreveno de reveno de Hongkong al la patrolando, pli ol dekmil junuloj kaj knaboj de Shenzhen kaj Hongkong aranĝis amuzan vesperon en Shenzhen. Famaj artistoj el Hongkong kaj interna loko sinsekve donis prezentadon.
Administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono Zeng Yinquan, estrante iujn oficistojn de la nova registaro de la Speciala Regiono, fondita antaŭtagmeze de tiu tago, pasigis la amuzan vesperon kune kun junuloj kaj knaboj el Shenzhen kaj Hongkong.
La amuza vespero estas ero de "Grandioza amuza aktivado de dekmil junuloj kaj knaboj el Shenzhen kaj Hongkong por celebri 10-an datrevenon de reveno de Hongkong". En tiu tago, pli ol 5 000 junuloj kaj knaboj de Hongkong venis al Shenzhen kaj faris diversajn interfluajn aktivadojn kun lokaj junuloj kaj knaboj. |