Celebre al la okdeka datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo - la unuan de aŭgusto, ĉinaj ambasadorejoj en Francio, Serbio, Peruo, Ekvadoro kaj aliaj landoj okazigis sinsekve aktepton. Armeaj ataŝeoj de ĉinaj ambasadorejoj en diversaj landoj respektive konigis al la ĉeestantoj pri la atingoj de la ĉina armeo en la moderniga konstruado en la pasintaj 80 jaroj, precipe en la lastaj 20 jaroj post la reformado kaj malfermo de Ĉinio.
La armeaj gvidantoj de diversaj landoj, ĉeestantaj al la akceptoj, esprimis ĝojon pri ambaŭflankaj amikaj kunlaboraj rilatoj de la du landoj kaj du armeoj kaj esprimis varman gratulon pro la atingoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. |